Marc Bavant
| Marc Bavant | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1957-- |
| Lingvoj | Esperanto • franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto lingvisto inĝeniero |
Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj emerita inĝeniero.[1] Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 2004 ĝis 2013 kaj plu estas ekde 2016.[2]
Biografio
En 1980 li ricevis inĝenieran diplomon de École nationale supérieure des mines de Paris kaj laboris profesie en la kampo de komunik-retoj.[3] Li faris trijaran studumon pri Interlingvistikaj studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (2005-2008).[4][5] En aprilo 2014 li doktoriĝis pri ĝenerala lingvoscienco ĉe la Universitato de Amsterdamo.[6][3][5] Li studis verbojn kaj la nocion de rezulta aspekto, dipozicio kaj posedo en tri diversaj lingvoj: la eŭska, la malnov-persa kaj la elama.[5][7][8] Prelegante por la Londona Esperanto-Klubo, Bavant asertis, ke la elama lingvo ne estas sufiĉe studata de lingvoscienca vidpunkto, kvankam multe da libroj ekzistas pri ĝi: «Esploris la lingvon ĉefe arĥeologoj, ne lingvistoj», li diris.[9]
En 2015 li komencis postdoktoran esploron ĉe École pratique des hautes études.
Esperanto
Marc Bavant ekkonis Esperanton dum sia adoleskeco, sed vere interesiĝis pri la lingvo nur dum la 1980-aj jaroj,[3] kaj tiam ricevis pedagogian Ateston pri Kapableco de la Franca Esperanto-Instituto.
Li kreis la tutunuan TTT-ejon de Junulara Esperantista Franca Organizo en la 90-aj jaroj kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado, kaj poste pri Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO.
Li estis ano de la Akademio de Esperanto de 2004 ĝis 2013,[2][10] poste korespondanto ekde 2014 kaj denove membro de 2016. Kiel akademiano, li partoprenis i.a. en la laboroj por la naŭa, deka kaj dek-unua oficialaj aldonoj al la vortaro de Esperanto[noto 1][3] kaj por respondi al la demandoj de la konsultejo.[3] Li rolis ankaŭ kiel direktoro de la Sekcio pri faka lingvo kaj la Sekcio pri kontrolo de lerniloj.
En intervjuo al Esperanto-Aktiv', li klarigis ke, dum la lastaj jaroj de sia unua mandato, li ne plu povis partopreni tiel aktive, kiel li deziris, en la laboroj de la Akademio: «Mi tiam dediĉis preskaŭ tutan mian liberan tempon al mia doktora esploro kaj mi ne volis plu okupi postenon senrajte» — li diris — «Tial mi ne kandidatiĝis denove, kiam mia mandato eksvalidiĝis en 2012.»[3] En 2016, li elektiĝis denove akademiano por 9-jara oficperiodo.[12][13][14]
Marc Bavant estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.
Verkoj
Ĉe Kava-Pech (Ĉeĥio) aperis du liaj libroj:
- Bavant, Marc. (2002) Les bases de l’espéranto d’après le fundamento (france). ISBN 80-85853-56-6.
- Bavant, Marc. (2003) Matematika vortaro kaj oklingva leksikono (fr, de, en, ru, cz, pl, hu). ISBN 80-85853-65-5.
La unua verko celas klarigi la Fundamentan Gramatikon;[15] la libron tre severe kritikis Paul Gubbins en artikolo nomata «Ne sufiĉas bonintenco», aperinta en Esperanto (gazeto) numero 7-8 (2003).[16] Gubbins asertis, ke la libro «kontribuas malmulton al nia kompreno pri Esperanto kaj nenion al ties pedagogio». La eldonejo, tamen, eldonis la libron surbaze de tre favora rekomendo de franclingvanoj, inter aliaj de Claude Piron. Reage al la aperigita recenzo pri la libro venis pluraj protestoj al la redakcio de la Esperanto-gazeto, do en numero 10 de la sama jaro la gazeto publikigis pozitivan recenzon de Boris Kolker.[17] Kolker laŭde skribis: «Marc Bavant prezentis la Fundamenton de Esperanto en nova lumo, provizinte ĝin per komentaroj kaj eltirinte regulojn el ĝiaj ekzemploj. Tre sprita provo, dank’ al kiu la Fundamento transformiĝis, en la interpreto de Marc, en modernan lernolibron».[17] En recenzo aperinta en la revuo Monato, Kolker pludiris ke la «komentoj kaj notoj prezentas intereson eĉ por la plej spertaj lingvanoj».[15]
La Matematika vortaro ricevis pozitivajn taksojn, kaj la aŭtoro neregule laboras pri ĝia ampleksigo. Provizora ampleksigita reta versio estas alirebla en TTT-arĥivo.
Notoj
Referencoj
- ↑ Intervjuo: Marc Bavant, instruisto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano (esperante). El Popola Ĉinio (2016-02-04). Alirita 2023-06-08 .
- ↑ 2,0 2,1 Membroj kaj korespondantoj (esperante). Akademio de Esperanto. Alirita 2023-06-09 .
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 L’Académie d’Espéranto, vue par les Académiciens (france). espéranto France. Alirita 2023-06-08 .
- ↑ Interlingvistikaj Studoj de UAM (esperante). Arkivita el la originalo je 2023-06-09. Alirita 2023-06-08 .
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Marc Bavant invitas al Poznan ĉe YouTube
- ↑ Marc Bavant doktoriĝis en Amsterdamo (esperante). edukado.net (2014-04-20). Alirita 2023-06-09 .
- ↑ Bavant, Marc . “Résultatif, diathèse et possession en basque, vieux perse et élamite” (fr). Alirita 2023-06-08..
- ↑ Bavant, Marc. Rezulta aspekto, dispozicio kaj posedo en la lingvoj eŭska, malnovpersa kaj elama (esperante).
- ↑ 29a de majo 2020 - Prelego de Marc Bavant ĉe YouTube
- ↑ Sep viroj el kvar kontinentoj iĝis akademianoj (esperante) (2004-09-16). Alirita 2023-06-09 .
- ↑ Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (esperante). Akademio de Esperanto (2007-03-10). Alirita 2023-06-09 .
- ↑ Elekto de triono de la Akademianoj (esperante) (2016-02-17). Alirita 2023-06-08 .
- ↑ Elekto de triono de la Akademianoj (esperante) (2019-03-10). Alirita 2023-06-08 .
- ↑ Elekto de triono de la Akademianoj (esperante) (2022-03-02). Alirita 2023-06-08 .
- ↑ 15,0 15,1 Revivinta Fundamento (esperante). Monato (junio 2019).
- ↑ "Ne sufiĉas bonintenco", Esperanto #7-8, julio–aŭgusto 2003. Kontrolita 2023-06-09. (esperante)
- ↑ 17,0 17,1 "Ĉu tamen Fundamento en modernaj vestoj?", Esperanto #10, oktobro 2003. Kontrolita 2023-06-09. (esperante)
Eksteraj ligiloj
- Marc Bavant (germane). Österreichische Nationalbibliothek. Alirita 2023-06-08 .
- Malnovaj studoj kaj prelegoj (esperante). Alirita 2024-10-24 .
- 29a de majo 2020 - Prelego de Marc Bavant ĉe YouTube
- Marc Bavant ĉe academia.edu. Alirita 2025-08-04 .
- Marc Bavant ĉe Akademio de Esperanto (esperante). Alirita 2025-08-04 .
- Marc Bavant invitas al Poznan ĉe YouTube
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

