Mapourika

Mapourika
lago
Situo Okcidenta bordo de Nov-Zelando
Areo de la baseno 90 km²[1]
Landoj de la baseno Nov-Zelando
Datenoj
Koordinatoj 43° 19′ 0″ S, 170° 12′ 0″ O (mapo)-43.316666666667170.282Koordinatoj: 43° 19′ 0″ S, 170° 12′ 0″ O (mapo)
Mapourika (Nov-Zelando)
Mapourika (Nov-Zelando)
DEC
Map
Mapourika
Supermara alteco 82 m[2]
Surfaca areo 8,5 km²[3]
Maksimuma longo 5,1 km[3]
Maksimuma larĝo 3,9 km[3]
pH-valoro 7,1
Borda longo1 17,5 km[3]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Mapourika estas lago situanta sur la okcidenta bordo de Nov-Zelanda Suda Insulo. Ĝi situas je 5 kilometroj norde de glaĉero Franz Josef kaj elfluas en lagunon Okarito. Ĝi estas la plej granda el la okcidentaj bordaj lagoj, glaĉera formaĵo de la lasta glaĉera epoko. La glaĉeraj akvoj jam ne fluas en la lagon, ĝi estas plenigata per freŝa pluva akvo. La ĉirkaŭbaranta arbara grundo donas al la akvo taninojn, pro kio la akvo havas malhelan koloron.

Geografio

La Lake Mapourika situas ĉirkaŭ 90 km sudokcidente de Hokitika[4] kaj 6 km norde de Franz Josef / Waiau[5] kaj 9 km sude de la malgranda setlejo Ōkārito[6], kiu situas apud la okcidenta bordo de Tasmana Maro. La lago havas longecon de 5,1 km kaj maksimuman larĝecon de 3,9 km kaj etendiĝas je areo de proksimume 8,5 km². Je ĝia sudorienta flanko transiras New Zealand State Highway 6[7] kaj tiel igas la lagon rekte alirebla por vojaĝantoj.[8]

Provizata estas la lago, kies areo de baseno havas proksimume 90 km², de la Potters Creek kaj de MacDonalds Creek kaj de diversaj malgrandaj rojoj. La senakviĝo okazas tra Ōkārito River[9], kiu originas en la lago.[8]

Administre la lago apartenas al la regiono West Coast kaj estas parto de Westland National Park[10].[8]

Geologio

La lago estiĝis per la Franz Josef Glacier, kiam tiu retiriĝis antaŭ proksimume 14 000 jaroj enlanden.[11]

Klimato

La averaĝa jara temperaturo en la ĉirkaŭaĵo estas ĉe 12 °C kaj la jara pluvokvanto povas esti supozata kun proksimume 5 000 mm (4950 mm (1989)).[12]

Referencoj

  1. Waitangi-Taona River Scheme (angle) (PDF 902 kB). Westland Catchment Board (1980). Alirita 2019-12-29 .
  2. Lake Mapourika (angle). NZ Topo Map. Gavin Harriss. Alirita 2019-12-29 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Koordinatoj kaj longomezuroj okazis per Goggle Earth Pro Version 7.3.2.5776 je la 29-a de decembro 2019. Transpreno al esperanta Vikipedio la 29-an de januaro 2020.
  4. Traduku el d:Q1549557
  5. Traduku el d:Q1447467
  6. Traduku el d:Q80117163
  7. Traduku el d:Q1716999
  8. 8,0 8,1 8,2 Topo maps (angle). Land Information New Zealand. Alirita 2019-12-29 .
  9. Traduku el d:Q8081589
  10. Traduku el d:Q1053661
  11. Lake Mapourika (angle). Glacier Lake Tours. Arkivita el la originalo je 2019-12-20. Alirita 2019-12-29 .
  12. Harding. (1992) Physico-chemical parameters and invertebrate faunas of three lake inflows and outlets in Westland, New Zealand, p. 96.

Literaturo

  • Jon S. Harding. (1992) Physico-chemical parameters and invertebrate faunas of three lake inflows and outlets in Westland, New Zealand, New Zealand Journal of Marine and Freshwater Research Vol. 25 (angle), p. 95–102. doi:10.1080/00288330.1992.9516505.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.