Mandi
Mandi (laŭ la Friula mandi saluton, sano) estas neologisma salutvorto uzebla en la Friula en situacioj same de alveno kiel de foriro.
Etimologio
Estas prezentitaj pluraj hipotezoj pri ĝia etimologio. La plej antikva, kiu nune estas la plej verŝajna, subtenas, ke ĝi elvenas el antikva m'arcomandi (mi petas) aŭ ankaŭ mi racomandi a Diu (mi rekomendas al Dio).
La unua citaĵo de la vorto aperas en deksesjarcenta poeziaĵo de Giovanni Battista Donato, kiu naskiĝis ĉe Portogruaro en 1536 kaj tiel skribis: M'arecomandi a voo per cent mil dijs (mi rekomendas al Vi por centmil tagoj); poste tiun ĉi saluton oni retrovas en la versoj de la grafo Ermes di Colloredo (1622-1692): Marcomandi, Pascute: Bundì la me vitute (mi rekomendas, Pasketo: bonan tagon mia viveto). La vorto mi racomandi kun la signifo de adiaŭ ĉeestas en poeziaĵo skribita ĉe Paularo en 1772: Mi racomandi vita cjara, A riviodisi (mi rekomendas, kara vivo: ĝis la revido).
Krom la priskribitaj, kiuj estas la sciencaj etimologioj, ekzistas aliaj, kiuj falas en la kategorion de la popolaj pseŭdoetimologioj kaj kiuj ne havas sciencan fundamenton. Ne estas same kontentigaj la aliaj etimologioj proponitaj dum la lastaj du jarcentoj. Inter tiuj oni memoras:
- derivadon el la latina lingvo "mane diu" (laŭvorte "restu longtempe", t. e. "longan vivon").
- derivadon el la latina "manus dei" (laŭvorte "mano de Dio", t. e. "Dio vin protektu").
- derivadon el la latina "mane deo" (laŭvorte "restu kun Dio").
- derivadon el la venetia dialekto kiel mallongigon de "comandi".
Referencoj
Literaturo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.