Malvaloj
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| malvo Malva L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La malvaloj (latine Malvales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 10 familiojn, ĉirkaŭ 350 genrojn kaj preskaŭ 5900 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas malvo[3].
Karakterizaĵoj
La folioj staras dise, la foliangioj disvojas polmoforme. Ili ofte havas stipulojn, sed tiuj ne estas okulfrapaj. Oftas la stel- aŭ penikforma pileco.
La floroj estas duseksaj, kun plej ofte radia simetrio, la petaloj lokiĝas en la floro helice, kio estas videbla eĉ ĉe duonmalfermita floro. Ili havas 5 sepalojn kaj 5 petalojn. Multaj stamenoj teorie lokiĝas en du rondoj, sed la ekstera ofte elfalas, la internaj stamenoj multobliĝas eksteren (centrifuge). La filamentoj ofte grupiĝas (grupaj stamenoj) aŭ kunkreskas al tubeto, kiu ĉirkaŭas la pistilon. La stiluso estas longa, la ovario estas suprastara, la placentacio de la ovuloj estas centra-angula.
La frukto estas kapsulo, ofte dorna; la grajnoj aŭ la interno de la ovario estas pila.
Ili ofte akumulas laktosukon aŭ mukomaterialojn.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malvales Juss. - malvaloj
- Bixaceae Kunth - biksacoj
- Cistaceae Juss. - cistacoj
- Cytinaceae A.Rich. - citinacoj
- Dipterocarpaceae Blume - dipterokarpacoj
- Malvaceae Juss. - malvacoj
- Muntingiaceae C.Bayer, M.W.Chase & M.F.Fay - muntingiacoj
- Neuradaceae Kostel. - neŭradacoj
- Sarcolaenaceae Caruel - sarkolenacoj
- Sphaerosepalaceae Tiegh. - sferosepalacoj
- Thymelaeaceae Juss. - timeleacoj
- Malvales Juss. - malvaloj
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Malvales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-06-06 .
- ↑ malvo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


