Malagaskukoloj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malagaskukoloj
Giganta malagaskukolo
Giganta malagaskukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coua
Schinz, 1821
Madagaskaro, teritorio de la malagaskukoloj
Madagaskaro, teritorio de la malagaskukoloj
Madagaskaro, teritorio de la malagaskukoloj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Birdoj de la genro CouaMalagaskukoloj estas afrotropisa genro de la kukoledoj, familio de la ordo de kukoloformaj (Cuculiformes), kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Tiuj estas grandaj, ĉefe surteremaj birdoj de la familio de kukoledoj, endemiaj de la insulo Madagaskaro. La nomo Coua estas onomatopea alproksimiĝo al la notoj de la alvokoj de kelkaj specioj.

Ili estas iamaniere similaj al afrikaj musofagedoj kiam ili piediras laŭlonge de la branĉoj, kaj kiel ili montras brilegajn koloritajn karnajn areojn ĉirkaŭ la okuloj. Kelkaj similas ankaŭ iamaniere al centropoj pro sia kutimo grimpi tra la plantoveprejo dum manĝado. La arbaj specioj moviĝas inter la arbobranĉaro per glitantaj flugoj. Kvar specioj ĉeestas en pluvarbaro dum la ceteraj ses troviĝas en la seka aŭ decidua arbaro de la okcidento kaj en la dorna arbustejo de suda Madagaskaro.

Ili havas grandajn piedojn, kun reversebla tria fingro kiel ĉiuj kukoloj. Ties longa tibio sugestas rilaton kun la Carpococcyx aŭ grundokukoloj de Azio, genro kun simila reprodukta kutimaro. Sekve ili estis foje kunmetitaj en la subfamilio Couinae. La malagaskukoloj konstruas siajn proprajn nestojn kie la ino demetas blankajn ovojn. La alvokoj de la malagaskukoloj estas mallongaj serioj de regule interspaciitaj notoj, kiuj estas foje responditaj de aliaj individuoj.

Oni sugestis, ke la genro Coua probable originiĝis el preciza azia grundokukolo (Dinets 2007). La genro Coua enhavas 10 speciojn, pli ol iu ajn genro en Madagaskaro (Moreau 1966).

Taksonomio

La genro Coua estis starigita de la svisa natursciencisto Heinrich Rudolf Schinz en 1821 kun la Cuculus madagascariensis (sinonimo de Cuculus gigas) kiel la tipa specio.[1][2] La nomo devenas el koa, malagasa vorto por tiuj insulkukoloj.[3]

Ĝi enhavas la jenajn speciojn:

Formortintaj

  • Antikva malagaskukolo, Coua primaeva – Malfrua kvaternaro
  • Berta malagaskukolo, Coua berthae - Malfrua kvaternaro
  • Delalanda malagaskukolo, Coua delalandei - formortinta (malfrua 19-a jarcento)

Vivmedio

Tri el la specioj de malagaskukoloj estas arboremaj (Blua malagaskukolo (C. caerulea), Kresta malagaskukolo (C. cristata) kaj Veroksa malagaskukolo (C. verreauxi)), kaj ses specioj estas grundoloĝantaj (Kokerela malagaskukolo (C. coquereli), Kurkukolo (C. cursor), Giganta malagaskukolo (C. gigas), Ruĝfrunta malagaskukolo (C. reynaudii), Ruĝkrona malagaskukolo (C. ruficeps) kaj Ruĝbrusta malagaskukolo (C. serriana)).[4]

Referencoj

  1. Cuvier, Georges. (1821) Das Thierreich, eingetheilt nach dem Bau der Thiere als Grundlage ihrer Naturgeschichte und der vergleichenden Anatomie 1 (germane). Stuttgart und Tübingen: J.G. Cotta'schen Buchhandlung.
  2. (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. (2021) “Spatial distribution of an assemblage of an endemic genus of birds: an example from Madagascar”, African Journal of Ecology 60, p. 13–26. doi:10.1111/aje.12917. 239682915. 

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.