Majora Lago

Majora aŭ Verbana
Panoramo de Majora Lago kun Alpoj
Panoramo de Majora Lago kun Alpoj
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Situo Italio kaj Svislando
Speco de la lago glacia lago
Ĉefaj fontoj Tiĉino
Ĉefaj elfluoj Tiĉino
Insuloj pluraj (vidu tekston)
Setlejoj Locarno, Luino, Verbania, Stresa, Arona ktp
Areo de la baseno 6 599 km²
Datenoj
Koordinatoj 45° 57′ 0″ N, 8° 38′ 0″ O (mapo)45.958.6333333333333193Koordinatoj: 45° 57′ 0″ N, 8° 38′ 0″ O (mapo)
Majora aŭ Verbana (Italio)
Majora aŭ Verbana (Italio)
DEC
Map
Majora aŭ Verbana
Supermara alteco 193 m
Surfaca areo 212 km²f5
Maksimuma longo 64 kmf6
Akva volumeno 37 m³f8
Maksimuma profundo 370 mf10
vdr
Satelita foto

La Majora Lago (itale Lago Maggiore 'lago ma'ddʒore, signifanta "plej granda lago") estas lago en la sudaj Alpoj, dividita inter Italio kaj Svislando; ĝia germana nomo estas Langensee [lAnenze]. La romianoj donis al ĝi la nomon Lacus Verbanus (esperante do eblas ankaŭ Lago VerbanoVerbana Lago).

Geologio

La valo de Tiĉino havas tektona origino, do ĝi ekzistis antaŭ la kvaternaraj glaciepokoj.

Dum la glaciepokoj Alpoj estis daŭre kovritaj de glacio, sed en la Pada Ebenaĵo la vintra neĝo ĉiun someron regule fandiĝis. Laŭ la Tiĉina Valo granda glaciaĵo atingis la nuntempan sudan finon de la lago. Ĝi kaj profundiĝis la valon (nuntempe la plej profunda parto de la lago estas sub la nivelo de la maro) kaj amasigis ŝtonojn apud sia fino, kreante gravajn morenojn.

Kiam la glacia epoko finiĝis kaj la glaciaĵo fandiĝis, la akvo trovis duan baron, la tro profundan valon kaj la montetoj de amasigitaj ŝtonoj. Tiel ekestis la lago.

Geografio

La lago longas preskaŭ 60 km, sed estas kompare mallarĝa; el areo de 212 km² rezultas meza larĝo de inter 3 kaj 4 km. Ĝia surfaco estas je 193 metroj super marnivelo; ĉar ĝia pleja profundo estas 270 m, ĝia fundo konsiderinde malsuperas la marnivelon.

Malgraŭ la nomo, la Majora Lago ne estas la plej granda en la Alpoj (la plej granda estas Lago Lemano aŭ de Ĝenevo) kaj ankaŭ en la suda flanko de Alpoj ĝi estas pli malgranda ol Garda.

La valo de la lago iras esence de nordo al sudo, de la enfluo de rivero Tiĉino al ĝia elfluejo. La norda parto, ĉirkaŭ 10 km longa, apartenas al Svislando, la cetera formas la limon inter la italaj regionoj Lombardio (oriente) kaj Piemonto (okcidente). Krom Tiĉino enfluas precipe riveroj Maggia, Toce kaj Tresa, ĉi-lasta venanta de la Lugana Lago.

Insuloj

Urboj

Ne estas grandaj urboj ĉe la bordoj de la lago, sed ja estas multaj urbetoj.

En la svisa parto, la plej granda urbo estas Locarno (ĉ. 16mil loĝantoj).

En Piemonto, Verbania (ĉ. 30mil loĝantoj) ekestis el la kunigo de du antaŭaj urbetoj, Intra kaj Pallanza. Notindaj estas ankaŭ Stresa (ĉ. 5mil loĝantoj), tre fama pro la eventoj aranĝataj tie, kaj Arona (ĉ. 14mil loĝantoj).

En Lombardio, la plej grava urbeto estas Luino (ĉ. 15mil loĝantoj).

Historio

Citaĵo

Onidire la poeto Stendhal diris: "Se vi havas koron kaj ĉemizon, vendu la ĉemizon kaj vizitu la ĉirkaŭaĵon de Majora Lago."[mankas fonto]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.