Majarbo




La majarbo estas alta ligna stango ĉirkaŭ kiu oni povas danci tradician popoldancon. La monato antaŭ la somera solstico, monato majo en norda duonglobo, cititas far ĉiuj danc-historiistoj kiel tiu, kiu estigis plej da festoj.
La arbo
La majofesto kutime komenciĝis per elekto de arbo, kiun oni eknomis Majo, kaj kiu estontis la precipa ero de la festo; ĉirkaŭ ĝi plenumiĝis ĉiuj dancoj. Foje oni elektis arbon jam starantan kaj malplenan je branĉoj kaj folioj ĉemalsupre sed kun densa supro, foje oni plantis ĝin aŭ simple maston, kiun oni starigis meze de la placo de l' vilaĝo. Tiun oni ornamis pere de girlandoj, flagrubandoj, floroj, por homaĝi al ĝi. Kaj dum tuta monato oni aranĝis feston kaj dancadis ĉirkaŭ ĝi.
La festo
Arĥeologiistoj kaj folkloristoj opinias, ke temas pri unu de la plej malnovaj kaj praaj popolaj festoj. En la kelta kalendaro tiu periodo de jaro nomitis Beltime, kaj ofte opiniatas, ke la keltoj disvastigis tiun feston tra Eŭropo. Tiel oni festis la renaskiĝon de naturo post vintro. La arbo simbolis la spiriton de naturo, kiun oni homaĝis, kaj petis fekundecon por bona rikolto en la venonta somero.
Inter la romianoj tiu festo estis dediĉita je Venuso, kaj dancoj estis plenumitaj fare de la plej belaj fraŭlinoj de la vilaĝo, kovritaj per floroj homaĝe al Flora, romia diino de la floroj kaj patrino de printempo.
Alia danco kiun historiistoj pri folkloro renkontas en pluraj regionoj, konsistas el ĉirkaŭmasta plektado kaj malplektado de rubandoj ligitaj ĉe la mastoverto, plenumante ordigitajn dancmovojn. En Anglio oni elektis Lord kaj Lady ("Gelordojn", "Majstro" kaj "Majstrino") de majo, kaj la dancantoj ligis sonoriletojn ĉe siaj maleoloj kaj genuoj. Oni dancis la famajn tradiciajn anglajn dancojn Greensleves [GRINslivz] (tiu danco eldonitis en John Playford-a dancolernolibro de 1721, sed fakte konitas ekde 1596) kaj Sellenger's Round [SELenĝe(r)z raŭnd] (PLAYFORD 1670, konita ekde 1593), kio fakte signifas "St-Leger's Round" t.e. la cirklodanco de sanktulo Léger.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.