L’ Avarulo
| L' avarulo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Origine | L’Avare | ||||
| drama verkaĵo | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Aŭtoro | Molière | ||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | franca lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 1668 | ||||
| Ĝenro | komedio | ||||
| |||||
L' Avarulo (france L'Avare) estas kvinakta proza komedio de Moliero, originale franclingva. Ĝi estis unue prezentita en la 9-a de Septembro, 1668, en la Teatro de la Reĝa Palaco (france Théâtre du Palais-Royal) en Parizo.
La teatraĵo estas bazita sur la latina komedio La Orujo (latine Aulularia) de Plaŭto kaj sur itallingvaj komedioj de la 17-a jarcento.
Roluloj
Jen la ĉefroluloj de la teatraĵo.
- Harpagono (france Harpagon) estas la avarulo de la titolo, kies nomon Moliero derivis de la latina vorto harpagō (hoko). Li estas maljuna vidvo.
- Kleanto (france Cléante) estas filo de Harpagono kaj frato de Elizo.
- Elizo (france Elise) estas filo de Harpagono kaj fratino de Kleanto, kaj la amato de Valero.
- Valero (france Valère) estas la amanto de Elizo. Pro amo, li dungiĝis kiel servisto de Harpagono.
- Mariano (france Mariane) estas fratino de Valero, amato de Harpagono, kaj amanto de Kleanto.
Esperanta traduko
La verko estis unu el la plej fruaj tradukoj en Esperanto. La verkon tradukis Samuel Meyer, kiel parton de la Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof; tiu traduko estis eldonita en 1904, kaj dua reviziita eldono aperis en 1907. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua literatura konkurso de la Société pour la propagation de l'Espéranto (nun Espéranto-France) pro „Fidela reprodukto de la fizionomio de la teksto.“ (L’Espérantiste, 1904, p. 181.)
La traduko tiel famiĝis, ke Raymond Schwartz foje verkis la jenan humuran poeziaĵon:
- Oni rulis Molière
- En la neĝo por lin lavi
- Kaj per tio mem… ĉefverkon
- Oni tuj sukcesis havi!
- "Lava rulo" de Molière….
(el Raymond Schwartz, Verdkata Testamento, 1926[1])
Recenzoj
|
Referencoj
- ↑ El "Verdkata Testamento" (1926). Arkivita el la originalo je 2014-10-04. Alirita 2019-12-02 .
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto en sia originala formo en la Interreto
- Plena teksto de la traduko de Meyer Arkivigite je 2020-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Skanaĵo de la originala Esperanta eldono de Meyer
- Originala franclingva teksto L’Avare ĉe Projekto Gutenberg
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
