Líjar
| Líjar | |||
|---|---|---|---|
|
Líjar (Almería, Andaluzio)
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Statuso | Municipo | ||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Provinco | |||
| Municipo | Líjar | ||
| Poŝtkodo | 04859 | ||
| Retpaĝaro | Líjar.es | ||
| Politiko | |||
| Loka registaro | Ayuntamiento de Líjar | ||
| Urbestro | José Antonio Crisol Soriano | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 496[1] | ||
| Loĝdenso | 17,7 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Koordinatoj | 37°17′N 2°13′U / 37.283°N, 2.217°U (mapo) Koordinatoj: 37°17′N 2°13′U / 37.283°N, 2.217°U (mapo) | ||
| Alto | 612 m | ||
| Areo | 28 km2 | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Líjar [LIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 28 km2 kie loĝas 496 geloĝantoj, do loĝdenso estas 17.7 loĝ./km2. Líjar situas je 86 km de la provinca ĉefurbo Almería, en la centro de la provinco kaj komarko Valo de Almanzora; ĝia municipa teritorio limas kun la municipoj Chercos, Cóbdar, Alcudia de Monteagud, Fines, Albanchez, Cantoria kaj Macael.
Historio
Estis homoj en la zono jam ekde la prahistorio. Same kiel en aliaj marbordaj regionoj de la nuna Andaluzio, ankaŭ tie estis okupado fare de kartaganoj kaj romianoj, altiritaj de minerala riĉo de la komarko. Dum la araba okupado plej gravis la agrikulturo; krome estis industrio de fajnaj toloj, kiel el lino kaj silko. En informo de 1846 ankoraŭ oni kalkulis en Líjar 25 teksilojn, sed tiu sektoro artmetia ne pluis en la 20a jarcento.[2]
Anekdoto
En 1883, post la Francia-Prusia Milito de la jaroj 1870 kaj 1871, la hispana reĝo Alfonso la 12-a vizitis Parizon post certigi al prusianoj hispanan estontan apogon kaj vestante prusian uniformon; tial li estis huadita de parizanoj. Sekve la municipestroj de Líjar deklaris militon al Francio (kio neniam okazis). Nur post unu jarcento, en 1983, oni okazigis ceremonion por pacdeklaro inter reprezentantoj de Francio kaj Líjar.
Demografio
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 496 geloĝantoj de la municipo Líjar estas 239 inoj kaj 257 viroj. En la 28-kvadratkilometra teritorio estas 3 setlejoj, kie loĝas 454 geloĝantoj, kaj aliaj 42 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 9, 5 inoj kaj 4 viroj, kaj mortis 8, 4 inoj kaj 4 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 196 homoj (39.5%).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Líjar Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
- ↑ SIMA 2007
- ↑ Ayuntamiento de Líjar. «Apartado Historia». Konsultita la 8an de februaro 2020.
| ||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




