Luzerno

Luzerno (Medicago sativa) estas plurjara herbo, apartenanta al la genro medikago, al la familio fabacoj (Fabaceae). Ĝi bone toleras sekecon, varmon kaj froston kaj havas elstaran produktemon. Ĝi estas bonkvalita paŝteja herbo kaj plibonigas la produktemon de la grundo. Oni uzas ĝin larĝ-skale por paŝtado, seka furaĝo (fojno) kaj kiel silaĵon.

Luzerno altas 30–90 cm, la ŝosoj kreskas el la burĝonoj de la rizomo. Ĝi havas triopan folion kiel ĉe trifolio. Ĉe la supra parto de la tigo evoluas akselaj infloreskoj el floretoj. La frukto estas tordita, eta guŝo kun 2–8 grajnoj. Luzerno ŝatas la sunlumajn lokojn kaj moderan klimaton.

La ĉefa radiko de luzerno povas penetri en lozan grundon eĉ ĝis 15 m (tio klarigas la sekotoleron). La radiko de dumonataj junluzernoj penetras je 90 cm, tiu de 5-monataj je 180 cm.

Ĉar ĝi rapide sin regeneras kaj reproduktas, oni povas ĝin falĉi multfoje dum la jaro (en bonaj kondiĉoj eĉ 10-13-foje). Verda luzerno estas tre altvalora kaj bongusta, ĝi entenas proteinojn je 16% kaj mineralajn materialojn je 8% kaj estas riĉa je vitaminoj A-, E-, D-, kaj K.

La ĝermoj estas manĝataj en salatoj k.t.p.

La ĝermoj de luzerno

damaĝantoj

Sur humida kaj akvumata tereno ĝi ne restas pli ol 3 jarojn pro bakteria velkiĝo, kaŭzita de Phytomonas insidiosum.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.