Luteino

Luteino
Luteino estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Tagetes lucida
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ksantofilo
Kemia formulo
C40H56O2
CAS-numero-kodo 127-40-2
ChemSpider kodo 4444655
PubChem-kodo 5281243
Fizikaj proprecoj
Aspekto oranĝo-ruĝa solidaĵo
Molmaso 568,871 g·mol−1
Denseco 1,004g cm−3[1]
Fandpunkto 183 °C[2]
Bolpunkto 702,3 °C[3]
Refrakta indico  1 583
Ekflama temperaturo 269,1 °C[4]
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R26 R36
Sekureco S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P280, P305+351+338, P337+313, P403+235
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)
Kemia strukturo de la luteino
3D Kemia strukturo de la luteino

Luteino (3,3-dihidroksi-alfa-karotino) estas ksantofilo, derivaĵo de la alfa-karoteno kaj trovebla en la plantoj.

Ĝi kristaliĝas el metanolo en metalkoloraj, violkoloraj prismoj. Fandopunkto estas 193 C. Ĝi bone solviĝas en kloroformo, benzolo, karbon-disulfido, acetono; malbone solviĝas en etanolo, metanolo; ne solviĝas en petrol-etero.

La molekulo estas nesimetria, tial ĝi estas optike aktiva.

Troviĝejo

Ĉefe en la 2-a fotokemia sistemo, en la kloroplasto.

Funkcio

Ĝi protektas la klorofilon pri fotodestruktado per la ombra efiko kaj kiel oksigenliveranto. Ĝi transformiĝas en la mallumo al violaksantino (tra la ksantofila ciklo). Ĝi povas redukti la hidrogenon de la akvo per sia epoksidiĝo (transdonas elektronon tiel estiĝas hidrogenmolekulo, ksantofilo mem akceptas la oksigenon). Tiu ĉi procezo estas inversigebla, dum de-epoksidiĝo estiĝas molekula oksigeno.

Okula protekto

Luteino ĉeestas en la flava makulo, areo de la retino responsa por centra vizio. Ĉi tiu natura koncentriĝo povus helpi protekti la okulon de intensaj lumoj. Multaj studoj montris la direktan rilaton inter luteina konsumo kaj okulpigmentado[5]. Pliigi pigmentiĝon de la flava makulo malpliigas la riskon de okulproblemoj kiel ekzemple « aĝ-rilata makula degenerado »[6][7] reduktante la efikon de liberaj radikaluloj sur la retino6. Pozitivaj efikoj estis observitaj kun dozo de 6 mg/tage[8].

Referencoj

  1. Chembk
  2. Chemical Book
  3. Chemsrc
  4. Chemnet
  5. J.L. Duncan et al. (2002). Macular pigment and lutein supplementation in choroideremia (angle), p. 371-81. Exp Eye Res. [rompita ligilo]
  6. NIH study provides clarity on supplements for protection against blinding eye disease (angle). US National Eye Institute, National Institutes of Health, Bethesda, MD (5 May 2013). Arkivita el la originalo je 15 August 2019. Alirita 10 August 2017 .
  7. The AREDS Formulation and Age-Related Macular Degeneration (angle). US National Eye Institute, National Institutes of Health, Bethesda, MD (November 2011). Alirita 10 August 2017 . [rompita ligilo]
  8. J.M. Seddon et al. (1994). Dietary carotenoids, vitamins A, C, and E, and advanced age-related macular degeneration. Eye Disease Case-Control Study Group (angle), p. 1413-20. Journal of the American Medical Association.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.