Lucky Luke
| Lucky Luke | |
|---|---|
| bildliteraturo serio | |
| Originala titolo | Lucky Luke |
| Origina lando | Belgio |
| Amplekso | |
| Epizodoj | 26 |
| Elsendo | |
| Eksteraj ligiloj | |
| Oficiala retejo | |

Lucky Luke estas humuraj serioj de bildstrioj kreitaj fare de belga karikaturisto Morris en 1946. Diversaj verkistoj skribis la serion komencintan en 1955, komenciĝinte ĉe franca verkisto René Goscinny. Franca artisto Achdé daŭrigis la serion kiel artisto ekde la morto de Morris en 2001.
La serio okazas en la Sovaĝa okcidento kaj havas kiel ĉefan rolulon Lucky Luke, vakeron konatan kiel la "viro kiu pafas pli rapide ol sia ombro", akompanita de sia ĉevalo Jolly Jumper kaj en multaj rakontoj de hundo nomita Rantanplan. Bonŝanca Luko serĉas justecon en la Far West postkurante banditojn, kelkaj insipritaj en realo kaj kelkaj tute fikciaj, el kiuj la plej famaj estas la Fratoj Dalton. La rakontoj estas plenigitaj per humuraj elementoj parodiantaj la vakeran ĝenron.
Lucky Luke estas unu el la plej konataj kaj plej bone vendataj serioj de bildstrioj en Eŭropo kaj estis tradukita en multajn lingvojn. 68 albumoj aperis en la serio ĝzis 2014, komence publikigite fare de Dupuis, poste de 1968 de Dargaud, kaj de 1999 de Lucky Comics. Ĉiu rakonto unue estis seriigita en revuo: en Spirou de 1946 al 1967, en Pilote de 1967 ĝis 1973, en Lucky Luke en 1974-75, en la franca eldono de Tinĉjo en 1975-76, kaj en diversaj aliaj revuoj poste. La serio estis adaptita al diversa alia amaskomunikilaro, kiel ekzemple desegnofilmoj kaj televidserioj, realbatalaj filmoj, videoludoj, ludiloj, kaj tabulludoj. Koncerne la duonon de la aventuroj de la serio estis tradukita en la angla. Lucky Luke bildstrioj estis tradukitaj en 23 lingvojn, inkluzive de multaj eŭropaj lingvoj, kelkaj afrikaj kaj aziaj lingvoj.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Lefevre, Pascal. 1998. Lucky Luke, a 'lonesome cowboy' for more than half a century. In The Low Countries, 1998-1999. Rekkem: Stichting Ons Erfdeel.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (havebla france, angle kaj germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

