Lucio Costa

Lucio Costa
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1902 (1902-02-27)
en Toulon
Morto 13-an de junio 1998 (1998-06-13) (96-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Federala Universitato de Rio de Janeiro
Escola Nacional de Belas Artes (en) Traduki
Royal Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
urbanizisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Gustavo Capanema Palace
Pilot Plan of Brasília
vdr
Mapo de la urbo Braziljo

Lucio Marcel Pereira Ribeiro Lima Costa (en la portugala : Lúcio Marçal Ribeiro Lima Ferreira Costa; la 27-a de ‏februaro 1902, Toulon - la 13-an de junio 1998, Rio-de-Janejro ) estis grava arkitekto kaj urboplanisto brazila. Costa estis unu el la plej gravaj en la modernisma fluo en Brazilo kaj estas plej bone memorata pro la planado de la urbo Braziljo en 1956.

Vivo

Costa naskiĝis en Francio de brazilaj gepatroj kaj edukiĝis en Anglio kaj Svislando ĝis 1916 . Li diplomiĝis pri arkitekturo ĉe Rio-de-Janejro en 1924 .

Liaj arkitekturaj verkoj estis karakterizitaj per kombinaĵo de la tradicia konstruado de Brazilo, la "brazila baroko" kaj la konsiderinda influo de moderna arkitekturo, kiu ekfloris en liaj tagoj kiel juna arkitekto. Inter 1930 kaj 1932 li kunlaboris kun la rusa arkitekto Gregory Warszczyk, futuristo, kiu efektive unue alportis modernismon al Brazilo.

En 1936, Costa invitis La Corbusier esti partnero en la projektado de la novaj oficejoj de la brazila Ministerio pri Edukado kaj Sano kiel protesto kontraŭ la decido projekti ilin laŭ la artdekora stilo fare de Archimedes Memoria, alia brazila arkitekto. Ĉi tiu invito jam kaŭzis disputon pri la loko de moderna arkitekturo en Brazilo.

Fine de la 1930-aj jaroj Costa aliĝis al Oscar Niemeyer kaj kunplanis la brazilan pavilonon por la Novjorka Internacia Foiro en 1939, projekto en kiu la influo kaj modernisma koncepto de La Corbusier estis bonegaj. La amikeco inter ambaŭ daŭris eĉ dum la planado de la urbo Braziljo en la 1950-aj jaroj. En tiuj jaroj li projektis kune kun la franca arkitekto Charlotte Perriand la brazilan pavilonon en la Universitato de Parizo.

La planadon de la urbo Braziljo en 1956 estis multe influita de la planado de la urbo Chandigarh en Barato fare de La Corbusier, kelkajn jarojn antaŭe. La urbo estis projektita de Costa, dum Niemeyer projektis multajn el la registaraj kaj publikaj konstruaĵoj de la nova urbo. La planado de tiu ĉi urbo provokis multajn diskutojn, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, kaj servas kiel ekzemplo de modernisma urboplanado, kiu celis krei novan specon de urbeco. La projekto bazigis la urbon sur grandega areo laŭ grandeco kaj formo, kiu memorigas la formon de aviadilo kaj inkluzivis tre progresintan vojan sistemon. La ĉefaj akuzoj kontraŭ la projekto estas, ke la urbo estas efektive konstruita por aŭtoj kaj ne por piedirantoj, kio kreas trafikajn problemojn en la urbo, kaj havas severajn mediajn, sanajn, sociajn kaj ekonomiajn konsekvencojn rezultantajn de la konstruado de la urbo laŭ la stilo de vasta antaŭurbo.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.