Luca Ghini

Luca Ghini
(1490-1556)
botanicus Italicus
botanicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Casalfiumanese, proksima de Imola  Italio
Morto 4-a de majo 1556
en Bolonjo  Italio
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo botanikisto
universitata instruisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luko Gino (1490-1556) (naskiĝis en Casalfiumanese, proksima de Imola, en la 1490 - mortis en Bolonjo, en la 4-a de majo 1556) estis itala kuracisto, botanikisto, profesoro pri Botaniko en la Universitato de Bolonjo kaj fondinto de la unua Botanika Ĝardeno en Eŭropo.

Biografio

Li studis medicinon en la Universitato de Bolonjo, kie, en 1527, li instruis pri medicinaj plantoj kaj poste fariĝis profesoro. En 1544, invitite de Kozimo la 1-a de Mediĉo[1], li translokiĝis al Pizo por okupi la katedron pri Botaniko, kvankam li konservis sian domon en Bolonjo. Tie li fariĝis privata kuracisto de la granda duko. En tiu jaro, li kreis la unuan herbarion, sekigante plantojn kaj metante ilin inter folioj de papero, kaj poste algluigante ilin al kartonoj. En tiu sama jaro la granda duko starigis la unuan ejon por vivaj plantoj, kiuj famiĝis kiel la Botanika Ĝardeno de Pizo, sed tiuepoke ĝi estis konata kiel la Orto dei Semplici. En decembro de la venonta jaro (1545) li fondis la Botanikan Ĝardenon de Florenco, kiu, kune kun tiu de Padovo, fariĝis la unuaj universitataj ĝardenoj en la mondo, uzataj kun didaktika celo kaj por esploroj.

Ghini ne produktis mem botanikajn verkojn, tamen, li rimarkindiĝis kiel profesoro, ĉar multaj el liaj studentoj sekvis signifoplenajn karierojn, same kiel Andrea Cesalpino kaj Pietro Andrea Mattioli, al kiu li helpis vojaĝiĝante tra Mediteraneo kaj Proksima Oriento serĉe de plantoj kiuj kombinis kun la mistikaj priskriboj de Pedanio Dioskorido.

En 1555, li reiris al Bolonjo, kiel profesoro pri Medicino de la universitato, kaj tie li forpasis. Ĉiuj liaj verkoj, kun ilustraĵoj montrantaj la herbarion kaj la plantojn, malaperis, tamen kelkaj restis, lasitaj de lia lernantaro kiel Bartolomeo Maranta (1500-1571) kaj Ulisse Aldrovandi (1519-1605), fondinto de la Botanika Ĝardeno de Bolonjo, kiu registris kelkajn lecionojn de Ghini.

Verkoj

  • Practica theorica empirica morborum interiorum e praelectionibus Ioannis ... Johann Marquard, Girolamo Capodivacca - 1592
  • Tractatus de lue venerea, 1592
  • Lvcae Ghini Morbi Neapolitani curandi ratio perbrevis - 1592
  • Cinque lettere di Luca Ghini ad Ulisse Aldrovandi tratte dagli autogr. e pubbl. da G[iovanni] B[attista] De Toni, Ulisse Aldrovandi - 1905
  • Giovanni Battista de Toni,... I Placiti di Luca Ghini (primo lettore dei semplici in Bologna) intorno a piante descritte nei commentarii al Dioscoride di P. A. Mattioli - 1907
  • Lucae Ghini morbi gallici curandi ratio perbrevis, Luigi Sabbatani - 1927

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.