Lozère

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lozère (stacidomo).
Lozère
Situo de Lozère
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 48
Prefektejo Mende
Subprefektejoj Florac
Prezidanto de la
departementa konsilio
Sophie Pantel
Prefekto Hervé Malherbe
Statistikaĵoj
Loĝantaro 76 486 (2023)
Areo 5 166,9 km²
Loĝdenso 15 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 2
Kantonoj 13
Komunumaroj 17
Komunumoj 176
vdr

Lozère [lɔzɛʁ] (aŭ okcitanlingve Losèra [luzero]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi etendiĝas sur 5 167 km2, sed estas tre maldense loĝata: kun nur 76 607 loĝantoj, ĝi estas la malplej loĝata departemento. Ĝia nomo venas de la monto Lozère.

La departemento havas 176 komunumojn.

Geografio

Lozère havas landlimojn kun la departementoj Cantal, Haute-Loire, Ardèche, Gard kaj Aveyron.

Ĝi situas en la suda parto de la Centra Montaro aŭ Centra Masivo, kaj konsistas plejparte el altebenaĵoj kaj profundaj interkrutejoj kaj valoj.

La ĉefurbo de Lozère estas la malgranda urbo Mende (10 000 loĝantoj).

Ekonomio

La loka ekonomia vivo estas maldiversa: agrikulturo ludas la ĉefan rolon (bredado sur la dezertaj ebenaĵoj, ekspluatado de la arbarojn), kaj industrio preskaŭ malĉeestas.

Turismo

“Verda turismo” disvolviĝas en tiu departemento: skiado en vintro kaj ekskursado meze de la naturo estas la plej gravaj turismaj aktivecoj en Lozère. Ni menciu la grandajn naturajn parkojn de Cevenoj (Cévennes / Cevenas, vidu la tekston Nacia Parko Cevenoj) aŭ de la altebenaĵo Grands Causses, la pitoreskajn vojojn tra la gorĝoj de Tarn, kaj la grotojn kiuj troviĝas ĉie en la departemento.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al du arondismentoj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.