Lorze
| Lorze | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 30 km |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 724 m |
| Enfluejo | Reuss |
| - Alteco | 386 m |
| Geografio | |
| Rivero en Eŭropo | |
Lorze estas la ĉefa rivero en Kantono Zugo, Svislando.
Priskribo
Lorze fontas en Unterägeri el la Lago de Ägeri je alteco de 724 m s.m. La rivero tiam fluas tra la Lorze-Ravino kaj ĉirkaŭ la urbo Baar por tiam en urbo post 16 km ek de la fonto alflui la Lagon de Zugo. En Ĥamo Lorze denove elfluas el la Lago de Zugo, trafluas la komunumon Steinhausen kaj finfine 11 km post la elfluo el la Zuga Lago en Maschwanden meandrante tra la Marĉo de Maschwanden je alteco de 386 m. s.m. ĉe la trilima punkto inter la kantonoj Zuriko, Zugo kaj Argovio alfluas al Reuss.
Komunumoj laŭlonge de Lorze
Ĉe la bordo de Lorze situas la komunumoj
- Unterägeri,
- Baar,
- Zugo,
- Ĥamo,
- Steinhausen,
- Hünenberg kaj
- Maschwanden.
Rektigo de la rivero en Zugo

Kadre de la konstruado de la nacia aŭtoŝoseo A4a, kiu je longeco de 3,8 km situas ekzakte sur la antaŭa rivero, oni fosis kanalon pli oriente de la origina riverfluo. Altigante tiel la kapaciton de la akvotrafluo oni samtempe malhelpis regulajn inundojn pri kiuj la regiono antaŭe suferis. Ĉar la nova kanalo alfluas pli for de la elfluejo al la Lago de Zugo ankaŭ pliboniĝis la akvotramiksado de la lago kaj tiel la akvokvalito.
Per la 180 000 m³ elfosmaterialo konsistanta el fajna sablo, kiu ne taŭgis por la stratkonstruado, oni utiligis por alverŝi la artan Lorze-Insulaon en la Lago de Zugo. La insulo nun estas naturrezervejo por birdoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


