Loli Tormenta

Loli Tormenta
filmo
Originala titolo Loli Tormenta
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 31 mar. 2023
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Agustí Villaronga
Filmita en Barcelono
Loko de rakonto Metropola areo de Barcelono
Rolantoj Susi Sánchez • Celso Bugallo Aguiar • Fernando Esteso
IMDb
vdr

Loli Tormenta estas hispana komedieca drama filmo de 2023, reĝisorita de Agustí Villaronga kaj bazita sur la samnoma grafika novelo de Mario Torrecillas kaj Núria Farré. La protagonistoj estas Susi Sánchez, Joel Gálvez, Celso Bugallo, Mor Millán, Meteora Fontana kaj Fernando Esteso.

Ĝi estis la postmorta filmo de lia reĝisoro Agustí Villaronga, kiu fakte mortis du monatojn antaŭ la premiero de la filmo. Li traktis draman temon kiel estas la Malsano de Alzheimer per komedieca tono kaj malpezaj epizodoj inter ĉefe tri geknaboj.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lola estas moderna kaj ĥaosa avino de Edgar kaj Robert, pri kiuj ŝi zorgas post la morto de sia filino, patrino de la knaboj, antaŭ kelkaj jaroj. La triopo loĝas malriĉe ĉe la ĉirkaŭaĵo de Barcelono, sed ĉio komplikiĝas kiam Lola eksuferas fortan procezon de la Malsano de Alzheimer, kiu okazigas problemojn hejme kaj en la lernejo de la knaboj. Tiuj tute ne deziras esti apartigitaj de la avino kaj ĉefe esti metitaj en alia hejmo de akceptado; tial ili zorgas pri la avino montrante spriton kaj bonhumoron, kaŝante al ĉiuj la malfacilan situacion. Ili estas helpataj ĉefe de nigra samlernejanino kun kiu la plej aĝa de la fratoj konkurencas atletisme. Dum la situacio de la avino malboniĝas, la frato de Lola volas alproprigi sin de la domo kaj la fratoj devas akiri monon por aĉeti manĝaĵojn kaj pagi la kotizojn de la lerneja manĝejo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Susi Sánchez kiel Loli
  • Joel Gálvez kiel Robert
  • Mor Millán kiel Edgar
  • Maria Anglada Sellarés kiel Linet
  • Fernando Esteso kiel Tío Ramón
  • Celso Bugallo kiel Tomás
  • Pepa Charro kiel Rossi
  • Meteora Fontana kiel Pilar
  • Anna Bertran kiel María Carbó

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.