LoCoS

LoCoS
Lovers Communication System
planlingvo
Kreinto Yukio Ota
Dato 1964
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Lingvaj kodoj
Angla nomo LoCos
Franca nomo Lovers communication system
Specimeno
vdr

LoCoS (mallongigo por Lovers Communication System) estas vida lingvo kreita per Yukio Ota el Japanio en 1964. Ĉi tiu lingvo estis desegnita por faciligi komunikadon por surduloj kaj ankaŭ por homoj kiuj ne povas legi kaj skribi. LoCoS estas universala kaj simpla lingvo, kaj kiel Yukio Ota diris: «Ĉi tiu lingvo devas emfazi la gravecon de komunikado inter ĉiuj homoj en ĉiuj landoj de la mondo.» LoCoS estas prezentita kiel vida signolingvo por tutmonda komunikado.[1]

Historio

Dum jarcentoj, diversaj teoriistoj kaj dezajnistoj interesiĝis pri artefaritaj, universalaj kaj videblaj lingvoj kaj proponis ilin, kun la celo faciligi lernadon kaj uzon por homoj ĉirkaŭ la mondo. Ilia ideo estis lingvo simila al planlingvo kiel Esperanto, sed en vida formo. Ekzemple, en la 20-a jarcento, Charles K. Bliss, aŭstria-aŭstralia kemia inĝeniero, inventis Blissymbolics (Blisa Skribo), kaj klopodis konvinki la Unuiĝintajn Naciojn deklari Blissymbolics kiel universala helpa videbla lingvo. Kelkajn jarojn post la klopodoj de C.K. Bliss, la grafika dizajnisto kaj signodezajnisto Yukio Ota ankaŭ interesiĝis pri ĉi tiu ideo kaj en 1964 enkondukis sian propran version de universala signolingvo nomata LoCoS, kiu estas mallongigo por "Lovers Communication System". La lingvo LoCoS, inventita en 1964, estis publikigita en japana referenca libro pri LoCoS en 1973. Ekde la dezajno de ĉi tiuj signoj, Ota prezentis prelegojn pri LoCoS ĉirkaŭ la mondo kaj publikigis plurajn artikolojn en la angla lingvo, klarigante sian dezajnon.[2]

Simboloj

LoCoS diferencas de naturaj alfabetaj lingvoj, ĉar la signifo de vortoj kaj ilia vida formo estas proksime rilataj. LoCoS ankaŭ diferencas de aliaj videblaj lingvoj; ekzemple, la simboloj de Blissymbolics (Blisa Skribo) uzas pli abstraktajn simbolojn, dum la signoj de LoCoS estas pli ikonaj (bildaj). Simile, kontraste al ĉinaj ideogramoj, LoCoS estas malpli abstrakta, ĉar la simboloj de konkretaj objektoj, kiel vojmontrilo, montras bildojn de tiuj objektoj. Tamen, kiel ĉe ĉinaj signoj aŭ Kanji, unu signo rilatas al unu koncepto, kvankam ekzistas ankaŭ kunmetitaj konceptoj. Laŭ Ota, LoCoS reuzas signojn pli efike ol tradiciaj ĉinaj ideogramoj.[2]

En LoCoS ekzistas ok ĉefaj simboloj.[3]

Vortoj

Vortoj estas kreataj per kombino de diversaj simboloj en malsamaj manieroj. Ekzemple, se vi metas punkton ene de cirklo, ĝi reprezentos «hodiaŭ», aŭ se vi metas fiŝon ene de ringoforma figuro, ĝi signifos «fiŝkaptisto». Ekzistas ĉirkaŭ 80 oficialaj vortoj, kiuj estas aprobitaj laŭ la libro de Yukio Ota. Pliaj vortoj povas esti kreataj kondiĉe, ke ili sekvas la bazajn regulojn de vortkonstruado.[3]

Frazoj

Frazoj estas kreataj kombinante vortojn laŭ regulita strukturo. Ekzistas tri vicoj, kiuj estas uzataj kiam oni skribas frazojn. La meza vico estas uzata por la ĉefaj vortoj (substantivoj, verboj kaj rektaj/nerektaj objektoj). La supra vico estas uzata por modifi verbojn per adverboj, kaj la malsupra vico estas uzata por modifi substantivojn per adjektivoj.[3]

Referencoj

  1. LoCoS: Visual Sign Language For Global Communication, aŭtoro: Yukio Ota, dato: 15-a de novembro 2018, eldonejo: Ota Yukio Design Associates, ASIN: ‎ B07KM8Z21J
  2. 2,0 2,1 m-LoCoS UI: A Universal Visible Language for Global Mobile Communication, Aaron Marcus, Julio 2008, ResearchGate
  3. 3,0 3,1 3,2 Lovers Communication System Tutorial, prenita je 24-a de marto 2025

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.