Lincoln Ellsworth
| Lincoln Ellsworth | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de majo 1880 en Ĉikago |
| Morto | 26-an de majo 1951 (71-jaraĝa) en Nov-Jorko |
| Tombo | Markillie Cemetery (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | The Hill School (en) |
| Familio | |
| Patro | James Ellsworth |
| Okupo | |
| Okupo | esploristo polusa esploristo piloto inĝeniero verkisto |
Lincoln ELLSWORTH (12a de majo 1880 – 26a de majo 1951) estis polusa esploristo el Usono kaj ĉefa protektanto de la Usona Muzeo de Natura Historio. Li estis ankaŭ ĉefa sponsoro de Roald Amundsen en ties klopodoj atingi polusojn. Jam la 21an de majo 1925 okazis flugo el Svalbardo al la Norda Poluso, per du aparatoj nome N24 kaj N25, klopodo kiu malsukcesis.
Finfine la unua kohera, konfirmita, kaj science konvinkanta atingo de la Norda Poluso estis la 12an de majo 1926, fare de norvega esploristo Roald Amundsen kaj de lia usona sponsoro Lincoln Ellsworth pere de la aerŝipo Norge.[1] La Norge, kvankam norvega posedaĵo, estis dezajnita kaj pilotita fare de la itala Umberto Nobile. La flugo komenciĝis de Svalbardo en Norvegio, kaj transiris la Arktan Oceanon ĝis Alasko.
Ellsworth krome faris kvar ekspediciojn al Antarkto inter 1933 kaj 1939, uzante sian aviadilon kaj kiel bazo iaman norvegan fiŝkapta ŝipo nome Wyatt Earp laŭ sia heroo.[2]
La 23an de novembro 1935, Ellsworth malkovris la montojn Ellsworth en Antarkto kiam li faris trans-Antarktan flugon el insulo Dundee al la Ross-glacikampo. Dum la flugo, la aviadilo elĉerpis benzinon, kaj li devis surteriĝi ĉe la bazkampadejo Little America establita de Richard Byrd. Sen radio, li kaj lia piloto, Herbert Hollick-Kenyon, ne povis komuniki tiun surteriĝon kaj ili estis deklaritaj malaperintaj; la brita serĉoŝipo Discovery navigis el Novzelando serĉi ilin. Ambaŭ estis trovataj la 16an de januaro 1936, post preskaŭ du monatoj solaj ĉe Little America.[3] Ili revenis al Novjorko la 6an de aprilo, kaj ties baza ŝipo, la Wyatt Earp, alvenis separate du semajnojn poste.[4]
Notoj
- ↑ Tierney, John. (7a de septembro 2009) Who Was First at the North Pole?. Tierneylab.blogs.nytimes.com. Retrieved 2012-07-04.
- ↑ HMAS Wyatt Earp. Sea Power Centre Australia. Alirita 16a de Septembro 2008 .
- ↑ "Ellsworth and Kenyon Found Safe: Missing Men Located At Byrd's Camp", Fairbanks (Alaska) Daily News-Miner. 17a de januaro 1936. Paĝo A1.
- ↑ "Ellsworth party greeted on return", The New York Times. 20a de aprilo 1936. Paĝo 13.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

