Libra turo
| Libra turo | ||||
|---|---|---|---|---|
| Boekentoren | ||||
|
| ||||
| biblioteka konstruaĵo | ||||
| Bazaj datoj | ||||
| Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | |||
| Arkitekto | Henry Van de Velde vd | |||
| Estiĝo | 1936 | |||
| Malfermo | 1942 | |||
| Lando | Belgio | |||
| Situo | Gento | |||
| Adreso | Rozier 9, 9000 Gent | |||
| Poŝtkodo | 9000 | |||
| Situo | ||||
| Geografia situo | 51° 2′ 41″ N, 3° 43′ 33″ O (mapo)51.044723.72583Koordinatoj: 51° 2′ 41″ N, 3° 43′ 33″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
| Retejo | https://boekentoren.gent/ | |||
La Libra Turo aŭ nederlandlingve Boekentoren [BU:knto:rn], dezajno de la belga arkitekto Henry Van de Velde, estas unu el la plej konataj konstruaĵoj de la urbo Gento en Flandrio. Ĝi gastigas pli ol du milionoj da libroj de la Genta universitata biblioteko.
Historio
Van de Velde, tiama profesoro ĉe la Genta Universitato, estis petita je la aĝo de 70 dezajni novan universitaton bibliotekon. La loko por tio estas la genta Blandijnberg, la plej alta punkto de la urbo. Li elektis turon kiel gvidmarkilo de la scienco; kvara turo kiu povis esti komparata kun la preĝejo de Sankta Nikolao, la katedralo de Sankta Bavo kaj la Belfrido. Ideo estis ke ĝi povis esti kontraŭo al la religiaj kaj mondaj povoj. La dezajno estis kontestata kaj oni eĉ mendis alternativan planon ĉe la arkitekto Armand Cerulus.
La turo tamen rajtis esti konstruita. Ĝi estas 64 metrojn alta, nombras 20 surterajn etaĝojn kun belvedero kiel observejo kaj kvar kelajn etaĝojn. Temas pri konstruaĵo el betono, kies soklo estas kovrita de ardena gnejso, en formo de greka kruco. En 1939 la kruda konstruaĵo kaj parto de la finpretigo estis pretaj. La dezajno ankaŭ ampleksis la enan arkitekturon: nigraj feraj fenestraj profiloj, plankaj patronoj, pordaj teniloj, mebloj,... La Dua mondmilito malebligis ke planitaj laboroj efektiviĝu. Dum la milito la germanoj uzis la turon kiel centro por aera defendo.
Stato kaj ebla renovigo
Longe la Libra Turo estis en malbona stato. Dum jaroj la monumento estis plurfoje riparaĉita, dum la seriozaj strukturaj problemoj estis neglektitaj pro manko de monaj rimedoj. La ekstera betona surfaco ekzemple estis tre korodita pro betonputro. Je la 1a de julio 1992 tial la Libra Turo ricevis la statuson de protektita monumento. En septembro 2021 la restaŭrado finiĝis.[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la biblioteko de la Genta Universitato kun klarigoj pri la libra turo Arkivigite je 2005-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo pri la Libra Turo Arkivigite je 2005-09-12 per la retarkivo Wayback Machine (en la nederlanda lingvo)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





