Leslie Caron

Leslie Caron
Persona informo
Naskonomo Leslie Claire Margaret Caron
Naskiĝo 1-an de julio 1931 (1931-07-01) (94-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Claude Caron (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Margaret Petit (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Michael Laughlin (mul) Traduki (1969–1980)
Peter Hall (1956–1965)
Geordie Hormel (en) Traduki (1951–1954) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Warren Beatty Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jennifer Caron Hall (en) Traduki
 ( Peter Hall)
Christopher Hall (en) Traduki
 ( Peter Hall) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
baleta dancisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Francio vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leslie Claire Margaret CARON (en franclingva prononco: [lɛsli kaʁɔ̃]; 1a de Julio 1931) estas franca kaj usona aktorino kaj dancistino. Ŝi ricevis la premiojn Ora Globo, du BAFTA Awards kaj la Primetime Emmy Award, krom du nomumoj por Oskar-premioj. Ŝi estas unu el la lastaj survivantaj steluloj el la Ora Epoko de la kinarto de Holivudo.

Leslie Caron en 1953.

Caron ekkarieris kiel dancistino. Ŝi faris sian filmodebuton en la muzikalo An American in Paris (1951), sekvite de roloj en The Man with a Cloak (1951), Glory Alley (1952) kaj The Story of Three Loves (1953), antaŭ sia rolo de orfano en Lili (ankaŭ de 1953), kiu havgis al ŝi la premion BAFTA al la Plej Bonkvalita Eksterlanda Aktorino kaj nomumojn por Oskar-premio kaj premion Ora Globo.

Kiel ĉefa rolulino, Caron stelulis en filmoj kiel The Glass Slipper (1955), Daddy Long Legs (1955), Gigi (1958), Fanny (1961), el kiuj ambaŭ havigis al ŝi siajn nomumojn el la Ora Globo, Guns of Darkness (1962), The L-Shaped Room (1962), Father Goose (1964) kaj A Very Special Favor (1965). Pro sia rolo kiel fraŭla gravedulino en The L-Shaped Room, Caron, krom ricevi duan nomumon al Oskar-premio, atingis la Oran Globon al la Plej Bonkvalita Aktorino en Drama Filmo kaj duan `premion BAFTA.

Aliaj roloj de Caron estas Is Paris Burning? (1966), The Man Who Loved Women (1977), Valentino (1977), Damage (Fatale, 1992), Funny Bones (1995), Chocolat (2000) kaj Le Divorce (2003). En 2007, ŝi ricevis la premion Primetime Emmy al Elstara Gastaktorino en Dramaserio pro la ludado de kidnapitino en Law & Order: Special Victims Unit.

Totale ŝi aperis en 44 filmoj el 1951 ĝis 2020 kaj en 23 televidserioj el 1959 ĝis 2018. Krome ŝi partoprenis en 22 teatraĵoj el 1955 ĝis 2014. Ŝi ricevis multajn honorojn, inter kiuj la Honora legio.

Verkoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.