Lenny Bruce
| Lenny Bruce | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 13-an de oktobro 1925 en Mineola | |
| Morto | 3-an de aŭgusto 1966 (40-jaraĝa) en Holivudo | |
| Mortis pro | akcidenta morto | |
| Mortis per | trodozo | |
| Tombo | Eden Memorial Park (en) | |
| Religio | ateismo vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Wellington C. Mepham High School (en) | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patrino | Sally Marr | |
| Edz(in)o | Honey Harlow (en) | |
| Amkunulo | Lotus Weinstock (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto kantisto komediisto filmreĝisoro ĵurnalisto aktoro scenaristo satiristo | |
| Laborkampo | satiro, politika satiro, filmo kaj televido | |
| Aktiva dum | 1947– vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lenny BRUCE (naskita kiel Leonard Alfred Schneider la 13-an de oktobro 1925, en Mineola, Novjorkio; mortis la 3-an de aŭgusto 1966, en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona tujkomediisto kaj satiristo, kiu famiĝis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pro sia pionira stilo. Bruce ludis signifan rolon en transformado de tujkomedio de formo de nura ŝerco-rakontado al inteligenta kaj aktuala distro. Ĝis tiu tempo, komikistoj rakontis "regulajn" ŝercojn kaj iliaj spektakloj estis plejparte netuŝitaj de aktualaj eventoj kaj sociaj problemoj kaj ne estis "interagaj".
Liaj aŭdacaj opinioj, vivstilo, arestoj kaj polemikaj procesoj, same kiel la cirkonstancoj de lia morto (oficiale atribuita al trodozo), gajnis al li kultan sekvantaron, ne malpleje inter rokmuzikistoj, el kiuj multaj citis lin kiel gravan influon.
Li estis konata pro sia sincera, libera kaj kritika stilo de komedio, kiu integris satiron, politikon, religion, sekson kaj blasfemojn.[1] Li estis kondamnita pro obsceneco en 1964 kaj postmorte pardonita en 2003.[2]
La spektakloj de Bruce karakteriziĝis per sarkasmaj pikoj kontraŭ la establita ordo, rompado de sociaj tabuoj, kaj uzado de "maldeca" lingvaĵo. Li estas konata pro dirado, ke lia spektaklo baziĝas sur malbono, la subprematoj, malvirtoj, kaj maljusteco en la mondo, kaj ke se ĉi tiu mondo iam fariĝus justa kaj pura, li estus senlabora.
En la historio de komedio, ĉefe en Usono, Bruce estas konata pro tio, ke li pavimis la vojon por estontaj sinceraj komikistoj de la kontraŭkultura epoko kaj lia proceso estas vidata kiel turnopunkto por parollibereco en tiu lando.[3][4][5] En 2017, la revuo Rolling Stone vicigis lin trie en sia listo de la 50 plej grandaj tujkomediistoj de ĉiuj tempoj, post Richard Pryor kaj George Carlin.[6]
Referencoj
- ↑ Let There Be Laughter – Jewish Humor Around the World (June 14, 2018). Arkivita el la originalo je January 19, 2021. Alirita October 3, 2019 .
- ↑ Kifner, John, "No Joke! 37 Years After Death Lenny Bruce Receives Pardon", The New York Times, 2003-12-24. (en-US)
- ↑ "No Joke! 37 Years After Death Lenny Bruce Receives Pardon", The New York Times, December 24, 2003.
- ↑ "Obituary", August 4, 1966.
- ↑ "George Carlin, Comic Who Chafed at Society and Its Constraints, Dies at 71", The New York Times, June 24, 2008.
- ↑ Matthew Love, The 50 Best Stand-up Comics of All Time, Rolling Stone, February 14, 2017.
Eksteraj ligiloj
- La oficiala retejo de Lenny Bruce
- FBI-registraĵoj: La Trezorejo - Lenny Bruce ĉe fbi.gov
- Lenny Bruce ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
Lia heredaĵo
- (1977) “On 'Lenny Bruce: Without Tears'”, College English 38 (5), p. 517–519. doi:10.2307/376395.
- Lenny Bruce: Britannica Concise. Alirita March 27, 2006 .
- Bruce, Lenny – The Columbia Encyclopedia, Sixth Edition. 2001–05. Alirita March 27, 2006 .
- Lenny Bruce: A Who2 Profile. Alirita March 27, 2006 .
- A Genesis Discography. Alirita September 14, 2012 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

