Legolibro

Legolibro estas kolekto de elektitaj legaĵoj por la lernantoj de lingvo. Ili komenciĝas per simplaj tekstoj kaj poste aperas tekstoj ĉiam pli malfacilaj.
Ili malfacile distingiĝas el krestomatioj, teorie la ĉefa diferenco estas ke legolibroj enhavas tekstojn originale kreitaj kun instrua celo, dum krestomatio kolektas nepre literaturaĵojn, sed en la praktiko, multaj legolibroj enhavas erojn da literaturaj verkoj.
Legolibroj kaj krestomatioj en Esperanto ekzistas de 1903, kiam aperis la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, verko preskaŭ 500-paĝa, plurfoje reeldonita, klasikaĵo por ĉiuj, kiuj volas ĉerpi el la malnovaj fonto de Esperanto. En 1907 aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe. Post la unua mondmilito multiĝis legolibroj en Esperanto, inter kiuj plej famaj estas Tra la Mondo de Paul Bennemann, Universala Legolibro de Wilhelm Fricke kaj Ni Legu! de Brunulo. La Anekdotaro de Dreher prove enkondukis marĝenajn tradukojn de vortoj en 4 ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj parte en Esperanto mem, por eviti serĉadon de malfacilaj vortoj en vortaroj.

La tipo de Esperanta legolibro ne posedas vorttradukojn, nek klarigojn, sed konsistas el serio da artikoloj aŭ rakontoj, plej ofte anekdotoj aŭ spritaĵoj, kaj la lernanto devas eltrovadi la nekonatajn vortojn en nacia vortaro. Tiaj estas ankaŭ la plej multe uzataj legolibretoj Karlo de Privat kaj Petro de SAT. Karlo estas bonstila rakonto pri la vivo de brava junulo; Petro estas uzata en laboristaj rondoj, en kies medio okazas ia agado. La kaŭzo, kial la tipa Esperanta legolibro senumas vorttradukojn kaj klarigojn, konsistas en la fakto, ke la facileco de Esperanto permesas, ke la komencanta Esperantisto povas malhavi multan kaj penan gramatikan klarigaron kaj tamen atingi per nura legado ian gradon de perfekteco. Krome, la Esperantaj vortaroj estas ordinare tre maldikaj, kaj malmultekostaj tiel, ke preskaŭ ĉiu komencanta Esperantisto posedas almenaŭ unu plenan radikaron, kiun oni povas konsulti uzante legolibron.
Krom la supre cititaj menciindas ankaŭ la legokajeroj eldonitaj de la Cseh-Instituto por ties kursfinintoj kaj la faka gazeto por Esperanto-studentoj La Praktiko, kiuj ankaŭ plenumas saman taskon, kian la legolibroj.
Pliaj famaj legolibroj en Esperanto:
- Legu kaj Parolu de Julie Šupichová
- Paŝoj al Plena Posedo de William Auld
- Unua Legolibro de Norbert Barthelmess
Kelkaj legolibroj en Esperanto
Internacia Legolibro
Estas almenaŭ du libroj kun tiu titolo:
- Internacia Legolibro (de Stark kaj Rockmann). Redaktis Emil Stark kaj Fr. Rockmann. Eld. Wultke, Magdeburg, 1908.
|
- Internacia Legolibro (de Kenngott). Redaktis Alfred Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.
Esperanta legolibro
Kelkaj libroj havas tiun titolon, inter aliaj:
- Esperanta legolibro; de Bruno kaj Elio Migliorini (1925/1958/1985);
- Esperanta legolibro de Inoue Masuzo (1933);
Duagrada Legolibro de Esperanto
Duagrada Legolibro de Esperanto publikigita en 1933 estis 66-paĝa legolibro verkita de Ossaka Kenĵi, Ooi Manabu kaj Okamoto Joŝicugu por japana publiko.
|
Novaj Esperanto-Historietoj
Novaj Esperanto-Historietoj estas legolibro originale verkita de diversaj aŭtoroj, eldonita de Dansk Esperanto-Forlag en 1946 aŭ 1947.
|
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/L en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.