Legendo majora
| Legendo majora | |
|---|---|
| skribita verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Bonaventura |
| Lingvoj | |
| Lingvo | latina lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1263 |
| Ĝenro | biografio |
Legendo Majora (el la latina Legenda Maior) estas unu el la neteologiaj verkoj de Bonaventura el Bagnoregio (Italio), kiun li verkis, latinlingve, pri la vivo de Sankta Francisko, komisiite de la Ĝenerala Kapitulo de la Ordeno de la Minoraj Fratoj okazinta en Pisa en 1263. La verkon oni nomis Legenda Maior Sancti Francisci (legendo majora pri sankta Francisko" por ĝin distingi el la Legendo Minora de la sama aŭtoro kompilita (1261) liturgihonore al la sanktulo. Estas ankaŭ alia Legendo, tiu de la Tri Kompanoj (de sankta Francisko) (ĉirkaŭ 1246, eble oficialigita pli malfrue).
Enhavo
La verko, kiu estas antaŭata de prologo, laŭiras dekkvin ĉapitrojn rakontantajn pri la vivo kaj morto de la sanktulo, sekvatajn de la priskribo pri la mirakloj postmorte obtenitaj per la protektado de la sanktulo siavice dividitaj en dek sekcioj. La eventoj rakontataj entenas malmulte de aŭtora originalo, sed ili similas al tiuj biografiitaj de Tomaso el Celano, ankaŭ se malsammaniere strukturitaj kaj foje riĉaj je atestoj, buŝaj kaj skribaj, kiujn ne povis profiti Tomaso.
Laŭ esploristoj pri tiutempa literaturo kaj historiistoj, tiu verko havis la celon kontribui repacigi la kontrastojn inter la diversaj partioj internaj de la ordeno, kiuj laŭjarcente provokos diversajn disdividojn. La verko do odoras ideologie kaj ne multe helpas la historion, la bildo mem de Francisko aperas preskaŭ "nehoma kaj neimitebla" (André Vauchez, Francois d'Assise entre histoire et mémoire, Fajard).
Sekvo
El tiu Legendo Majora la pentristo Giotto el Bondone (Italio) profitis por krei la 28 freskojn kun la koncernaj scenoj pri la vivo de la Sanktulo, kiuj ornamas kaj famigas la Supran Bazilikon de Asizo.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
