Lee Van Cleef
| Lee Van Cleef | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Lee Van Cleef | |||||
| Naskiĝo | 9-an de januaro 1925 en Somerville | ||||
| Morto | 16-an de decembro 1989 (64-jaraĝa) en Oxnard | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | korinfarkto | ||||
| Tombo | Forest Lawn Memorial Park (mul) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Somerville High School (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmaktoro aktoro televida aktoro militisto dancisto | ||||
| Aktiva dum | 1952–1989 vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lee Van CLEEF [Li Van Klif] (9-a de januaro 1925 en Sommerville, Nov-Ĵerzejo — 16-a de decembro 1989 en Oxnard, Kalifornio) estis usona filmaktoro.
Komencis sian karieron en teatro en 1950. Poste aperis en multaj el la plej famaj tiamaj vakerofilmoj, kie li ĝenerale ludis la rolon de malbonulo. En tio multe helpis lin lia vizaĝo, pri kiu memoras ĉiuj ŝatantoj de tiaj filmoj.
En 1962 lia kariero estis provizore ĉesigita pro grava trafikakcidento, kiu sendis lin al hospitalo.
En 1965 li denove aperis sur ekranoj, ĉifoje en Eŭropo, danke al la itala reĝisoro Sergio Leone, kiu donis al li la duan ĉefan rolon en Per qualche dollari in più (Por kelkaj pliaj dolaroj). La grandega sukceso de tiu filmo reekigis lian karieron, kaj li aperis en multaj diverskvalitaj usonaj kaj eŭropaj vakerofilmoj dum la posta jardeko.
Li mortis pro koratako en Oksnard (Kalifornio) la 16an de decembro 1989.
Listo de filmoj
- High Noon (Usono, 1952)
- Gunfight at the OK corral (Usono, 1959)
- The man who shot Liberty Valance (Usono, 1962)
- Per qualche dollari in piu (Italio, 1965)
- Il buono, il brutto, il cattivo (Italio, 1966)
- La resa dei conti (Italio, 1967)
- Barquero (Usono, 1970)
- Escape from New-York (Usono, 1980)
Eksteraj ligiloj (en la angla)
- http://www.koolpages.com/thegreatlvc/ Arkivigite je 2004-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.leevancleef.com/
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

