Lavin
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lavin (stacidomo). |
| Lavin | |
|---|---|
| vilaĝo • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Inn/En |
| Komunumaro | Sur Tasna |
| Koordinatoj | 46° 46′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.76667 °N, 10.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.76667 °N, 10.10000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 218 |
| Areo | 46,26 km² |
| Alteco | 1412 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7543 |
| Komunumkodo | 3743 |
Lavin estas vilaĝa loĝloko kaj eksa komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Lavin situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Krom la vilaĝo Lavin mem al la komunumo apartenas la setlejo Valplan, kie troviĝas la stacidomo Sagliains ĉe la sudportalo de Vereina-Tunelo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lavin limas en nordo al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Guarda, en sudoriento al Ardez, en sudo al Zernez, en okcidento al Susch, kaj en nordokcidento al Klosters-Serneus.
Trafiko
Tra Lavin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Lavin estas nodopunkto de la Retia Fervojo. Pasas tra ĝi la engandina linio, al kiu konektiĝas en Lavin la linio tra la Vereina-Tunelo, kies suda portalo troviĝas sur la komunuma teritorio. Tra la Vereina-Tunelo funkcias trajna aŭtomobiltransporto, kiu garantias la aliron al Engadino ankaŭ dum vintro, kiam multaj el la montpasejoj estas neĝokovritaj.
Lingvoj
La ĉefa lingvo en Lavin estas la romanĉa. La germanlingva malplimulto ankaŭ en Lavin kreskis dum la lastaj jaroj, tamen iomete malpli ol en aliaj romanĉ-grizonaj komunumoj. Okaze de la popolnombrado de 1980 80,77% de la loĝantaro parolis la romanĉan kaj 10,33 % la germanan. En la jaro 2000 75,86% estis romanĉlingvanoj kaj 22,99% germanlingvanoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Lavin datiĝas el la 12-a jarcento kiel Lawinis. En la jaroj 1499 kaj 1622 la vilaĝo estis detruita de aŭstriaj trupoj. En la jaro 1652 la vilaĝanoj kune kun la ceteraj vilaĝoj de la valo liberaĉetis de Aŭstrio.[1]
Notoj kaj referencoj
vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Lavin
- Lavin en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lavin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.









