Lars Møller
| Lars Møller | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de januaro 1842 en Nuko |
| Morto | 20-an de januaro 1926 (84-jaraĝa) en Nuko |
| Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Infanoj | John Møller (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | ilustristo litografisto desegnisto libropresisto redaktisto tradukisto |
Lars Peter Silas Mathæus „Arĸaluk“ MØLLER (naskiĝinta la 9-an de januaro 1842 en Nuko, mortinta samloke la 20-an de januaro 1926) estis gronlanda redaktoro, libropresisto, litografiisto, desegnisto, tradukisto kaj ekpedici-partoprenanto.
Vivo

Estis li filo de Peter Erik Møller (1816–1897) kaj Ane Elisabeth Karen Lynge (1817–1905)[1] kun destino fariĝi ĉasisto kaj marfiŝkaptisto. Sed kiam inspektoro Hinrich Rink malfermis en 1857 presejon nukan, la nur 15-jaraĝulo estiĝis lia lernoknabo. En 1861 Møller plukleriĝis duonan jaron en Danujo pri tipografio kaj litografio antaŭ reveno Nukon. Tie ekaperis tiam la grava gazeto "Atuagagdliutit/Grønlandsposten". En 1873 li posteulis ĉefredaktistece la poeton Rasmus Berthelsen.[2] La periodaĵojn raportojn li ilustris mem kio ja vekis la legademon de la samlandanoj.[3]
Møller tradukis multajn aĵojn el la dana lingvo por plenigi la gronlandon gazeton kaj lia laboro ege kontribuis al evoluo de intelektaj retoj inter Gronlando kaj Danujo. Por la multo da inspektoroj vizitantaj tiam la insulegon li pretis esti kaj interpretisto kaj loka konsilisto. Ĉerpis el liaj konoj ankaŭ arktaj esploristoj. En 1883 li akompanis la geografon Adolf Erik Nordenskiöld faronte dumekspedicie multe da dokumentadaj desegnaĵoj. En 1922 lin sekvantis post 65 jaroj da laboro Kristoffer Lynge.[4]
Familio kaj honoroj
- Edzigis lin en februaro 1867 Louise Malene Kristiane Rasmussen (1847–1928), filino de ĉefĉasisto. Inter iliaj gefiloj estis la fotisto John Møller kaj la artisto Stephen Møller.
- En 1892 Møller ricevis la meritmedalon Fortjenstmedaljen (en arĝento) kaj en 1917 li proklamiĝis kavaliro de la ordeno Dannebrogorden.
Notoj
- ↑ Gad, Finn: "Lars Peter Silas Mathæus Møller" - ĉe: Dansk Biografisk Leksikon
- ↑ Hans Westermann: "Lars Møller" - ĉe: Den Store Danske
- ↑ Carl Frederik Harries: "Lars Møller" - ĉe: Atuagagdliutit, septembro 1922, p. 1-6
- ↑ Jette Drachmann Søllinge: "Atuagagdliutit Grønlandsposten" - ĉe: Den Store Danske
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

