Lago de Atitlán

Lago de Atitlán
kratera lago [+]

LandoGvatemalo

Supermara alteco1 562 m [+]
Koordinatoj14° 42′ 0″ N, 91° 12′ 0″ U (mapo)14.7-91.2Koordinatoj: 14° 42′ 0″ N, 91° 12′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo130,1 km² (13 010 ha) [+]
Areo130,1 km² (13 010 ha) [+]


Lago de Atitlán (Gvatemalo)
Lago de Atitlán (Gvatemalo)
DEC

Map
Lago de Atitlán

Vikimedia Komunejo:  Lake Atitlán [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Lago de Atitlán (samnome en la hispana) estas endorhea lago en la altebenaĵoj de Gvatemalo. Ĝi estas la dua plej granda lago en Gvatemalo. Ĝi situas en la departemento Sololá kaj estas konata pro sia faŭno kaj flaŭro.[1]

Ĝi estas la plej profunda lago en Centrameriko, probable ĝis 340 metrojn profunda. Sude de Lago Atitlán estas tri vulkanoj: Atitlán, Tolimán kaj San Pedro. Estas ankaŭ kelkaj majaaj vilaĝoj ĉirkaŭ la lago. La plej granda el ili estas Panajachel.[2]

La lago estas konsiderata unu el la plej belaj lagoj en la mondo kaj estas unu el la plej popularaj turismaj cellokoj en Gvatemalo.[3][4]

Unika trajto de la loka klimato nomiĝas "Xocomil", kiu en la kekĉie lingvo signifas "la vento kiu forportas pekon". Ĉi tiu vento estas tipa por la matenaj kaj posttagmezaj horoj ĉirkaŭ la lago kaj oni kredas ke ĝi kreiĝas per la renkonto de varmaj ventoj el la Pacifika Oceano kaj pli malvarmaj ventoj el la nordo.

Klimato

Lago de Atitlán estas populara celo de naturturismo en Centra Ameriko.

La klimato estas stabila tutjare. Pluvo maloftas vintre (novembro–aprilo), ĉar pacifikaj nuboj deponas pluvon sur la okcidentajn deklivojn de la vulkanoj. Dum la pluvsezono de majo ĝis oktobro, fulmotondroj regule okazas dumtage.

Temperaturoj apud la lago ofte estas ĉirkaŭ +15 celsiusgradoj nokte, kaj dumtage ili altiĝas ĝis 30 gradoj antaŭ la komenco de la pluvsezono, kaj ĉirkaŭ 25 gradoj alie.

Fortaj ventoj, kiuj regule okazas sur la lago, nomiĝas ksokomil. Laŭ legendo, ĉi tiu vento estas la rakonto pri malfeliĉa princo serĉanta sian amaton, kiu mortis dum boatekskurso sur la lago.

Referencoj

  1. INSIVUMEH (2008). "Indice de lagos" (in Spanish).
  2. Atitlan, Lago Profile. LakeNet. Arkivita el la originalo je April 30, 2006. Alirita 9 December 2015 .
  3. Fieser, Ezra, "How Guatemala's Most Beautiful Lake Turned Ugly", November 29, 2009. Arkivigite je 2021-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Lake Atitlan, Guatemala (en-US). Alirita 2020-07-10 .

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.