Lady Susan
| Lady Susan | |
|---|---|
| skribita verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Jane Austen |
| Lingvoj | |
| Lingvo | brita angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1871 |
| Ĝenro | leterforma romano |
Lady Susan estas mallonga leternovelo de Jane Austen, verkita eble en 1794 sed ne publikigita ĝis 1871. Tiu frua kompleta verko, kiun la aŭtoro neniam proponis por publikigo, priskribas la skemojn de la titolrolulo.
Tiu leternovelo konsistas de 41 leteroj verkitaj de kaj por la ĉefaj protagonistoj. Tiel oni priskribas la planojn de la protagonistino, la ĵus vidvino Lady Susan, dum ŝi serĉas novan edzon kaj samtempe klopodas edzinigi sian 16-jaraĝan filinon kun Sir James. Kvankam la studo de la karaktero kaj de la moralo de la personoj estas proksime de aliaj verkoj de Austen (ankaŭ Sense and Sensibility estis origine verkita per letera formo), ĝia perspektivo estas tre diferenca, ĉar la (anti)-heroino havas malmultajn paralelojn en la literaturo de la 19-a jarcento. Lady Susan estas tre bela, alloga virino konsiderinte ŝian aĝon (pli ol 30 jaroj) sed egoisma, kiu klopodas kapti la edzon plej taŭgan eble, dum havas rilaton kun edziĝinta virino. La verko kontraŭas ĉiujn normojn de la romantisma romano: la virino havas aktivan rolon, ne nur ŝi estas bela, ses ankaŭ inteligenta kaj ingenia, kaj ŝiaj pretendantoj estas sufiĉe pli junaj ol ŝi (kontraste kun Sense and Sensibility kaj Emma, kiu montras geedzecojn de viroj kun edzinoj 16 jarojn pli junaj). Tamen finfine oni inkludas premion de la tradicia moralo: Lady Susan mem estas traktita multe pli milde ol la adoltulino de Mansfield Park, kiu estas tre severe punita.
La adapto fare de Whit Stillman de Lady Susan, retitolita Love & Friendship laŭ la frua verko de tiu nomo de Austen, estis inkludita en la Filmfestivalo de Sundance en Januaro 2016. Oni elsendis la filmon en Usono la 13an de Majo, 2016. En la filmo stelulis Kate Beckinsale, Chloe Sevigny, Xavier Samuel kaj Stephen Fry.[1] Ĝi ricevis tre pozitivajn recenzojn.[2]
Notoj
- ↑ IMDb Love and Friendship. Alirita 8a de Aprilo 2016 .
- ↑ Robey, Tim, "Love & Friendship shows just how funny Jane Austen can be - review", The Telegraph, 26a de Majo 2016. Kontrolita 14a de Junio 2016.
Bibliografio
- Austen, Jane; Eld. Peter Washington (1996). Sanditon and Other Stories. New York: Alfred A. Knopf.
Eksteraj ligiloj
- Austen, Jane. "Lady Susan" Arkivigite je 2020-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, Richard Bentley and Son, 1871, pp 203–291. Literature in Context: An Open Anthology[rompita ligilo].
- Verkoj de Lady Susan ĉe Projekto Gutenberg
- Jane Austen Information Page
- Jane Austen Centre, Bath, England
- Lady Susan: Jane Austen's Distinguished Flirt by Bonnie Milne Gardner
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
