Laborgrupo

Laborgrupo (aŭ laborteamo) laŭ PIV estas "Helpa organo, starigita de komisiono aŭ komitato, por fari pri limigita temo raporton, kiu servu kiel bazo por la debatoj".[1] Ĝenerale temas pri grupo de individuoj al kiu oni atribuas, laŭ iliaj kapabloj kaj konoj, la plenumon de difinita celo aŭ tasko plej ofte sub kunordigo de kunordiganto, kiu kolektu la rezultojn de la laboro kaj eventuale transdonu ilin al pli supera instanco.[2]

Oftas sento de aparteno al la grupo kaj alta aŭ malalta nivelo de kontentigo, dum ties produktiveco estas limigita per la kombino de sociaj interrilatoj ekzistantaj ene de la organizado, pro kio utilas reguloj por establo la funkciadon de tiuj sociaj interrilatoj, le labormetodon kaj la proponitajn celojn.

En la aktualo estas gravaj la plurfakaj teamoj aŭ laborgrupoj, por kiuj la solvo de la problemoj estas tiom kompleksa ke ĝi postulas grandan diversecon de fakuloj en diferencaj esplorkampoj kiuj povu konsideri plurajn komplementajn aspektojn samtempe ene de unusola solvo de la problemo.

La rolo de ĉiu konordiganto de laborgrupo estas generi klimaton en kiu la komunikado estu flua, oni aŭskultu unu la alian, oni montru eblajn interkonsentojn[2] ene de la laborgrupo kaj oni helpu la kunlaboradon de ĉiuj membroj aŭ fakuloj en la solvo de la problemo aŭ la kontinua plibonigo ene de la organizado.

Jenaj karakteroj ege helpas en la laborgrupoj:

  • Spirita malfermo (evitas tro frue seniluziigi bonajn volojn; foje maltaŭga ideo rezultas en taŭga ideo).
  • Scivolemo (kiu povus levi utilajn rezultojn).
  • Ĝenerala kulturo (havigas ilaron de arketipoj eventuale utilaj).

La motivemo estas fundamenta elemento en la grupa rezulto. Se la problemo estas manko de motivemo devus esti ebla pliigi la efikon de la grupoj pliigante la nivelon de motivemo de ties anoj, la gravo de la tasko por tiuj kaj la grado de kohero de la grupo.[3]

Notoj

  1. PIV NPIV Alirita la 28an de Junio 2022.
  2. 2,0 2,1 Trabajo en equipo Alirita la 28an de Junio 2022.
  3. Cómo Fomentar La Motivación En El Grupo [1][rompita ligilo]

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.