La zona

La zona
filmo
Originala titolo La zona
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2007, 11 dec. 2008
Ĝenro drama filmo, suspensa filmo
Kameraado Emiliano Villanueva
Reĝisoro(j) Rodrigo Plá
Produktisto(j) Álvaro Longoria
Scenaro Rodrigo Plá • Laura Santullo
Muziko de Fernando Velázquez
Rolantoj Maribel Verdú • Daniel Giménez Cacho • Daniel Tovar • Alan Chávez • Blanca Guerra • Carlos Bardem • Diego Cataño • Gerardo Taracena • Tenoch Huerta • Claudio Obregón • Marina de Tavira • Fernando Becerril • Mario Zaragoza • Andrés Montiel • Concepción Márquez • Enrique Arreola • Gerardo Martínez
IMDb
vdr

La zona (La zono) estas meksik-hispan-argentina trilera drama filmo de 2007 reĝisorita de Rodrigo Plá, laŭ scenaro de Plá kunlabore kun Laura Santullo. Ĉefrolis Daniel Giménez Cacho, Maribel Verdú, Alan Chávez, Daniel Tovar kaj Carlos Bardem. Ĝi premieriĝis la 9an de novembro 2007.

Ĝi temas pri la vivo ene de fermita kvartalo, kaj delikto kiu ŝanĝas la situacion de la loka komunumo. Kaj la filmo kaj la scenaro kaj la ludado ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En forte fermita kvartalo kun privata sekureco, ŝtormo detruas parton de la protekta muro kaj tri junaj malriĉaj alikvartalanoj profitas la okazon por eniri en domo por ŝteli. Oni kaptas ilin, estas tumulto, dum kiu maljunulino estas mortigita kaj same sekurecgvardiano estas mortigita erare fare de lokano. Ankaŭ du ŝtelistoj estis mortigitaj de la privata gvardio kaj tria fuĝas el la domo, sed ne povas eliri de la Zono.

Tiam startas polmeiko inter la lokanoj, el kiuj kelkaj deziras informi la aŭtoritatojn, dum la plimulto, timante la perdon de la aŭtonomeco preferas kaŝi la okazaĵojn kaj persekuti per si mem la fuĝinton; tiukadre ili malaperigas la kadavrojn, ŝajnigas, ke la morto de la gvardiano okazis pro koratako kaj serĉas la ŝteliston per kameraoj kaj patroloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Daniel Giménez Cacho ... Daniel
  • Maribel Verdú ... Mariana
  • Alan Chávez ... Miguel
  • Daniel Tovar ... Alejandro
  • Carlos Bardem ... Gerardo
  • Marina de Tavira ... Andrea
  • Mario Zaragoza ... Comandante Rigoberto
  • Andrés Montiel ... Diego
  • Blanca Guerra ... Lucía
  • Enrique Arreola ... Oficial Iván
  • Gerardo Taracena ... Mario

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.