La Simpsonoj
La Simpsonoj (angle The Simpsons) estas usona animacia televidprogramo. Ĝi estas dissendata ekde la 17-a de decembro 1989 kiam ĝi unue aperis en la FOX-a reto. La disvolvigo de la serio uzas komedion por pritrakti multajn flankojn de la usona kulturo, politiko kaj familia vivo. Multaj kritikistoj konsideras ĝin la plej altkvalita animacia programo. La revuo Time nomumis ĝin en 1998 la plej altkvalita televidprogramo de la 20-a jarcento.
La ĉefajn rolulojn kreis Matt Groening kiel parton de serio por la elsendo The Tracey Ullman Show. Multaj roluloj en la programo nomiĝis laŭ familianoj de Groening — lia patro Homer, patrino Marge, kaj liaj fratinoj Lisa kaj Maggie. Bart estas kaŝnomo de Matt Groening.
La programoj koncentriĝis je la familio Simpson. Homer estas la malsaĝa patro. Marge estas la zorgema patrino kun tre alta blua hararo. Bart estas la petolema filo. Lisa estas la inteligenta filino. Maggie estas bebo kiu ĉiam havas suĉilon en sia buŝo. Krome en la urbo Springfield loĝas multaj aliaj roluloj.
Roluloj
Familianoj
Homer
Homer Simpson estas la edzo de Marge kaj la patro de Bart, Lisa kaj Maggie. Lia voĉaktoro estas Dan Castellaneta. Li laboras kiel teĥnikisto en nuklea centralo en la usona urbo Springfield, kvankvam li havas kompletan mankon de teĥnika kompetenco. Li estas malpli inteligenta ol averaĝe, kaj liaj plej grandaj interesoj en la vivo estas spekti stultajn televidprogramojn kaj trinki bieron kun siaj amikoj. Homer Simpson fariĝis tre fama rolulo, kaj lia fama esprimo d'oh eĉ aperis en vortaroj de la angla lingvo.

Marge
Marge estas la 34-jara edzino de Homer kaj la patrino de Bart, Lisa kaj Maggie. Ŝia voĉaktorino estas Julie Kavner. Ŝi estas bonega artistino ĉar ŝi studis arton. Ŝi ankaŭ interesiĝas pri kulturo kaj parolas la francon interalie ĉar ŝi mem estas francdevena.
Bart
Bart estas la plej aĝa el la gefiloj de Marge kaj Homer. Li estas ĉirkaŭ 10-jaraĝa. Lia voĉaktorino estas Nancy Cartwight. Bart estas malbonkonduta knabo, kiu malsukcesas en la lernejo kaj ĉiam petolas. Tamen, li fakte havas bonan karakteron. Li estas verŝajne la plej konata figuro de la serio, kune kun Homer.
Lisa
Lisa Simpson estas la pli maljuna filino de Marge kaj Homer, kaj la pli juna fratino de Bart. Ŝia voĉaktorino estas Yeardley Smith. Unuafoje ŝi aperis en la mallonga epizodo "Good Night" ("Bonan nokton") de la usona televida serio "The Tracey Ullmam Show" en aprilo 1987. Lisa estas tre inteligenta. Tial la aliaj lernantoj ofte ĉagrenas ŝin kaj ŝi ne havas verajn amikojn. Homer estas tre fiera pri Lisa. Li klopodas helpi ŝin kiam li povas.
Lisa ankaŭ estis la nomo de la fratino de Matt Groening.
Maggie
Maggie Simpson estas bebo. Ŝi havas eksterordinarajn kapablojn, sed la aliaj personoj de la Simpson-familio ne atentas ŝin ofte. Ŝia unua vorto estis "paĉjo" (angle "daddy").
Aliaj parencoj
Abe Simpson estas la maljuna patro de Homer.
Patty kaj Selma Bouvier estas la ĝemeloj, fratinoj de Marge. Ili malŝatas Homer.
Aliaj
Apu Nahasapeemapetilon
Tio estas baratdevena posedanto de superbazareto Kwik-E-Mart en Springfield. La rolulo estis plurfoje kritikata pro karikatura bildigo de la usonaj baratdevenuloj. Dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria, sed en 2020 li anoncis, ke li ne plu voĉigos la rolulon pro tiu ĉi kritiko.
Voĉigo
La 26-an de junio 2020 produktoro diris, ke La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn. Temas unuavice pri Apu Nahasapeemapetilon, kiun dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria. Hank Azaria voĉigis ankaŭ nigrulon-policanon Lou kaj meksikdevenulon Bumblebee Man. Alia blankula aktoro Harry Shearer voĉigis nigrulan doktoron Hibbert.
Epizodoj
- 15a.- Deep Space Homer
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

