Kyle Allen
| Kyle Allen | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Kyle Hamilton Allen | ||
| Naskiĝo | 10-an de oktobro 1994 (31-jaraĝa) en Livermore | |
| Lingvoj | usona angla • angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Kirov Academy of Ballet (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro baleta dancisto filmaktoro | |
| Laborkampo | kina aktorado | |
| Aktiva en | Usono vd | |
| Aktiva dum | 2014– vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kyle ALLEN (naskita la 10-an de oktobro 1994, do nun 31-jara) estas usona aktoro kaj baleta dancisto.
En julio 2015, Allen estis elektita por gvidrolo de la elsendflua televida serio The Path aktorante kun Aaron Paul kaj Michelle Monaghan, aperante en ĉiuj 36 epizodoj. Post la fino de la serio en 2018, li aperis en revenanta rolo en American Horror Story, kaj en 2019, li estis elektita kiel Balkan, unu el la roluloj en West Side Story de Steven Spielberg, adaptaĵo de la samnoma Broadway-muzikalo laŭ la muziko de Leonard Bernstein.
En 2021, Allen estis elektita kiel Romeo en Rosaline, moderna rerakontado de Romeo kaj Julieto aktorante kun Kaitlyn Dever kaj Isabela Merced, kaj en The Greatest Beer Run Ever aktorante kun Zac Efron kaj Russell Crowe. La 28-an de januaro 2022, Allen estis elektita kiel la rolulo de superheroo He-Man en la realfilma elsendflua readapto de Masters of the Universe (Mastroj de la Universo)[1] de la la produktfirmao Netflix.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ artikolo pri lia elektiĝo kiel rolulo de superheroo He-Man en la germana gazeto Stern la 29-an de januaro 2022 (germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

