Kvantuma logiko

En kvantuma mekaniko, kvantuma logiko estas serio de reguloj por rezonado pri propozicioj kiuj sekvas la principojn de kvantuma teorio. Tiu esplorareo kaj ties nomo originiĝis en artikolo de 1936[1] de Garrett Birkhoff kaj John von Neumann, kiuj estis klopodante rekongruigi la ŝajnan nekonsistecon de la klasika logiko kun la fakto rilataj al la mezurado de komplementaj variabloj en kvantuma mekaniko, tiel kiel pozicio kaj momanto.

Kvantuma logiko povas esti formulata ĉu kiel modifita versio de propozicia logiko aŭ kiel nekomutativa kaj ne-asocia plurvalora logiko.[2][3][4][5][6]

Kvantuma logiko estis proponita kiel la ĝusta logiko por la propozicia inferenco ĝenerale, plej rimarkinde fare de la filozofo Hilary Putnam, almenaŭ je unu momento de sia kariero. Tiu tezo estis grava ingredienco en la artikolo de Putnam de 1968 nome "Is Logic Empirical?" en kiu li analizis la epistemologian statuson de la reguloj de propozicia logiko. Putnam atribuas la ideon ke anomalioj asociaj al kvantumaj mezuroj originitaj kun anomalioj en la logiko de fiziko mem al la fizikisto David Finkelstein. Tamen, tiu ideo estis en la aero dum iom da tempo kaj estis revivigita kelkajn jarojn pli frue fare de George Mackey per sia verko pri grupa prezento kaj simetrio.

Notoj

  1. (1936) “The Logic of Quantum Mechanics”, Annals of Mathematics 37 (4), p. 823–843. doi:10.2307/1968621. 
  2. https://arxiv.org/abs/quant-ph/0101028v2 Maria Luisa Dalla Chiara kaj Roberto Giuntini. 2008. Quantum Logics, 102 pages PDF
  3. (1994) “Unsharp quantum logics”, Foundations of Physics 24, p. 1161–1177. doi:10.1007/bf02057862. Bibkodo:1994FoPh...24.1161D. 122872424. 
  4. http://planetphysics.org/encyclopedia/QuantumLMAlgebraicLogic.html[rompita ligilo] I. C. Baianu. 2009. Quantum LMn Algebraic Logic.
  5. (1970) “On the characterization of centered Łukasiewicz algebras”, J. Algebra 16 (4), p. 486–495. doi:10.1016/0021-8693(70)90002-5. 
  6. (2006) “N-valued Logics and Łukasiewicz-Moisil Algebras”, Axiomathes 16 (1–2), p. 123. doi:10.1007/s10516-005-4145-6. 121264473. 

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.