Kvantizanto
| Kvantizanto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| logika operatoro | |||||
| |||||
Kvantoro, kvantizanto[1] aŭ kvantigilo estas signo en la predikata logiko, kiu signas kiomon da objektoj havantaj iun econ. En la klasika logiko, oni uzas nur du kvantizantojn: la ekzistan kvantizanton (signatan per ∃) kaj la universalan kvantizanton (signatan per ∀). La ekzista kvantizanto signas, ke la econ havas almenaŭ unu objekto, dum la universala kvantizanto signas, ke la econ havas ĉiuj koncernaj objektoj.
La eco estas esprimita per malfermita formulo, t.e. formulo, kiu entenas neligitan variablon.
En la plej simpla kazo, tio estas unu-argumenta predikato. Kiam oni aldonas kvantizanton komence, oni ligas la variablon, kaj la formulo iĝas fermita, t.e. ĝi iĝas logika propozicio.
Esprimi kvantizanton per alia kvantizanto
Ekzistas ankaŭ la kvantizanto ∃!, kiu signifas «ekzistas precize unu». La kvantizanton ∃! oni povas esprimi per la supre menciitaj kvantizantoj: «∃!x:P(x)» signifas, ke «∃x:P(x) kaj ∀y:se y ne estas x, tiam ne P(y)».
Ĉiu el la du kvantizantoj ∃ kaj ∀ estas esprimebla per la alia: «∃x:P(x)» (t.e. ekzistas x, por kiu validas la predikato P) signifas, ke «ne ∀x:ne f(x)» (t.e. ne estas vere, ke predikato P ne validas por ĉiu x) kaj analoge inverse.
Foje oni aldone uzas nombrajn kvantizantojn, per kiuj eblas esprimi, ke iu predikato estas valida por certa kvanto de objektoj. Tiuj kvantizantoj tamen ne estas vere necesaj, ĉar ili estas esprimeblaj per universalaj kaj ekzistaj kvantizantoj kaj la identeco-predikato.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

