Kurtapiŝo
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun rultrotuaro[1] |

Kurtapiŝo, rultapiŝo (en figuara senco nomata tretmuelejo laŭ la angla vorto treadmill) estas maŝino por fizike ekzerci sin paŝante, trotante aŭ kurante kaj tamen restante daŭre en unu loko. Kurtapiŝoj estas kutima ekipaĵo en gimnastikaj trejnejoj, sed oni povas havi tian ankaŭ en sia hejmo.
Kurtapiŝo konsistas el platformo, sur kiu moviĝas transporta bendo (rultapiŝo) kies rapidon la kuranto povas regi laŭ sia bezono. La bendo moviĝas kun konstanta rapido kaj la uzanto paŝas aŭ kuras en la malan direkton samrapide, tiel restante sur unu sama loko. La tapiŝon movas elektra motoro aŭ ĝi estas provizita per inercirado. En elektre movata tapiŝo la rapidon oni alĝustigas per regiloj de la motoro. En la pli simpla tipo, kiu havas inerciradon, la rapido reguliĝas laŭ la paŝtakto de la marŝanto, kies paŝado ankaŭ movas la tapiŝon.
Kurtapiŝoj povas havi diversajn mezurilojn por indiki la daŭron de la ekzercado, la rapidojn de kurado kaj de energio-konsumado. Ankaŭ fiziologiajn mezurilojn (unuavice de korpulso) eblas ligi al la marŝanto por akiri precizan datumaron pri intenseco de la ekzercado kaj por tiel igi ĝin pli efika.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.