Kuensel
| Kuensel | ||
|---|---|---|
| taggazeto | ||
| Komenco | 1967 vd | |
| Landoj | Butano vd | |
| Sidejo | Timbuo | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Kuensel (dzonke ཀུན་གསལ།) estas la plej malnova gazeto en la himalaja regno Butano. Ĝis 2006, Kuensel estis la sola presita amaskomunikilo de la lando, kiam du aliaj estis publikigitaj: la Bhutan Times kaj la Bhutan Observer.
Pro sia historio, la gazeto estas konsiderata porregistara. Kuensel estis la oficiala registara bulteno (eldonita ekde 1967) kaj nur en 1986 ĝi estis transformita en ĉiutagan gazeton. Ĝia moto estas "Kuensel. Ke la nacio estu informita."
Kuensel , kiu proksimume signifas klarecon aŭ precizecon, estis establita en 1965 kiel interna registara bulteno. La plej malnova registrita numero estas tiu de la 15-a de junio 1967. En 1974, presilo estis importita el Barato kaj instalita en Timbuo. Komence, Kuensel estis eldonita en la angla, sed baldaŭ sekvis dzongka eldono de la bulteno, presita uzante dzongkajn tiparojn speciale desegnitajn por tiu celo.
En 1992, la publikaĵon administris la korporacio Kuensel, kiu estis formale sendependa de registaraj agentejoj. Tamen, la gazeto daŭre ricevis registarajn subvenciojn.
Nuntempe, la gazeto aperas dufoje semajne en la tri oficialaj lingvoj de la regno: dzonga, angla kaj nepala. La tekstoj de artikoloj publikigitaj en "Kuensel" estas plene haveblaj en la reta versio.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

