Kubrat
| Kubrat | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| bolgara ĥano | |||||
| |||||
| Persona informo | |||||
| Kubrat Кубрат كوبراط | |||||
| Naskiĝo | 605 | ||||
| Morto | 665 en Phanagoria | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Dulo clan vd | ||||
| Infanoj | Kotrag (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kubrat estas unu el la unuaj bolgaraj ĥanoj. Li estas kreinto de la tribara konfederacio Granda Bolgario norde de la Nigra Maro, kiu troviĝis sur la teritorio de la nuntempa Ukrainio en la 7-a jarcento.
Kubrat naskiĝis en 605 kaj estis edukata en la kortumo de la bizanca imperiestro ekde juna aĝo. 12-jaraĝa li baptiĝis. En 632 li fariĝis la caro de Granda Bolgario.
Granda Bolgario dum rego de Kubrat estis sendependa samkiel de avaroj, tiel de ĥazaroj. Tamen kvankam la danĝero de la okcidenta parto ne plu estis signifa pro la malfortiĝo de la Avara imperio, la orienta minaco daŭre aktualis. Dum Kubrat estis viva, li havis sufiĉan potencon por teni kune la bolgarajn tribojn kaj kontraŭstari la danĝeron, sed post lia morto la lando estis dividita en 5 partojn inter liaj filoj: Batbaj, Kotrag, Asparuĥ, Kuver, Alŝiĥ. Ĉiu el filoj ekhavis sian landeron, sed unuope ili estis malfortaj por kontraŭbatali la ĥazarojn.
Kubrat mortis en 665. Lia tombo estis trovita apud la vilaĝo Malaja Pereŝepina en la Poltava provinco de Ukrainio. Oni trovis multajn orajn kaj arĝentajn objektojn, inter kiuj estis la sigelo kun la nomo de Kubrat. Nun tiuj ĉi trovaĵoj estas en Ermitejo (Sankt-Peterburg, Rusio)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


