Konibodom
| Konibodom | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 735900 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 50 400 (2016) [+] | ||
| Loĝdenso | 752 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 17′ N, 70° 25′ O (mapo)40.28333333333370.416666666667Koordinatoj: 40° 17′ N, 70° 25′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 410 m [+] | ||
| Areo | 67 km² (6 700 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Konibodom (en cirila alfabeto Конибодом; en persa alfabeto کانِ بادام) estas urbo en la provinco Sugd en la nordo de Taĝikio kaj konsideratas la "okcidenta pordego" al la Fergana Valo. En Konibodom vivas taĝikoj, uzbekoj, rusoj kaj kirgizoj. La precipe parolataj lingvoj estas la taĝika kaj uzbeka. Komence de la jaro 2005 la urbo havis 50 359 loĝantojn. La urba areo kovras 828,9 kvadratajn kilometrojn.
Geografio kaj klimato
La urbo situas en la sudokcidenta parto de la Fergana Valo 79 kilometrojn oriente de la urbo Ĥuĝand kaj ses kilometrojn de la fervoja stacio Konibodom en alteco de 350 ĝis 600 m super la marnivelo. La klimato estas seke subtropika, la jaroaveraĝa temperaturo estas 14,4 °C. Somere atingiĝas taga temperaturo de ĝis 45 °C, vintre (komence de novembro ĝis fine de marto) la plej malalta temperaturo estas -28 °C.
Historio
Konibodom skribe menciiĝis unuafoje en la jaro 1463. La urbo estas antikva loĝloko ĉe la Silka Vojo. Urbajn rajtojn Konibodom havas ekde la jaro 1937. Inter la arkitektaj vidindaĵoj elstaras interalie du madrasoj - Mir Raĝab Doĥdo (16-a jarcento) kaj Oim (17-a jarcento), pluraj moskeoj kaj la maŭzoleo de Langari Bobo.
Ekonomio
Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la prilaboro de kotono, teksaĵoindustrio kaj nutraĵoproduktado. La urbo estas centro de tradicia arta metiado.
Eksteraj ligiloj
- informoj pri la urbo en porlerneja retejo por Taĝikio (ruse) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




