Konestablo
Konestablo estas persono plenumante oficon, plej ofte en polico. La ofico de konestablo povas varii signife en malsamaj jurisdikcioj.
Historie, la titolo venas de latine comes stabuli ("stalestro", "grafo de la staloj") kaj devenis de la Orient-Romia Imperio. Originale, la konestablo estis la oficiro respondeca por konservado de la ĉevaloj de senjoro aŭ monarko. La titolo estis importita al la monarkioj de mezepoka Eŭropo, kaj en multaj landoj evoluis al alta armea rango kaj granda oficiro de Ŝtato, ekzemple la Konestablo de Francio, france Connétable de France, kiu estis la plej alta komandanto de la reĝaj armitaj fortoj (subigita sole al la reĝo), ĝis kiam ĉefministro Richelieu abolis la postenon en 1627.
La plej multaj konestabloj en modernaj jurisdikcioj estas policanoj; en Britio, Komunumo de Nacioj kaj kelkaj eŭropaj landoj, konestablo (angle constable) estas la plej malsupra rango de policisto, dum en Usono konestablo estas ĝenerale elektita paco-oficiro kun pli malgranda jurisdikcio ol ŝerifo. Tamen, en la Manikinsuloj konestablo estas elektita oficisto je paroĥa nivelo.
Historie, konestablo ankaŭ povis esti iu kun la tasko de la defendo de kastelo. Eĉ hodiaŭ, ekzistas la Konestablo de la Turo de Londono.
Ekvivalenta pozicio estas tiu de marŝalo, kiu venas de malnovaltgermanaj vortoj marah "ĉevalo" kaj schalh "servisto", kaj originale signifis "stala gardanto", kiu havas similan etimologion.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.