Komtango
En korea kuirarto, la komtango[1] (koree 곰탕, gomtang [ɡ̊oːmtʰaŋ], koree 곰국, gomguk [ɡ̊oːmk͈uk]) estas korea supo de bovaĵo.
Priskribo
La komtango povas esti blankeca, laktoŝajna, sed fakte ne havas ajnan lakton. Ĝi estas farita per daŭra bolado de bovaj viando kaj ostoj en akvo, kune kun legomoj.
Oni povas uzi diversajn bovajn viandojn, sed ĉefe uzas tiujn, kiuj estas ordinare tro malmolaj por simpla kuirado, kiel ekzemple brustaĵo, vostaĵo, tripo, aŭ kapaĵo. Pli malofte, oni povas uzi porkajn viandon kaj ostojn.
La supo, post bolado, estas simple spicita per salo, nigra pipro, papriko, poreo, ktp., laŭguste.
Bildaro
-
Bovaĵa komtango
-
Porkaĵa komtango
-
Bovtripa komtango
Etimologio
La korelingva nomo de la supo devenas de koree 고-, go (“elboli”) + koree -ㅁ, m (“-ado”) + koree 탕, tang (“supo”), kaj laŭlitere signifas “elboligita, plene boligita supo”.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.