Kokando

Kokando
(Qoʻqon)
urbo
la ĥana palaco en Kokando
Oficiala nomo: Qoʻqon
Lando Uzbekio Uzbekio
Situo Kokando
 - koordinatoj 40° 31′ 43″ N 70° 56′ 33″ O / 40.52861 °N, 70.94250 °O / 40.52861; 70.94250 (mapo)
Loĝantaro 233 500[1](2014)
Horzono UTC+5
 - somera tempo UTC+6
Poŝtkodo
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Kokand
Retpaĝo: kokand.uz

Kokando (uzbeke Qoʻqon) estas urbo en Uzbekio. Ĝi provizore en Esperanto nomatas Kokando, simile al la nomigo en multaj aliaj lingvoj, kvankam tiu nomo pli apogiĝas je la imperia rusa ol la loka uzbeka lingvo - sed la alternativo "kokono" kaŭzus nenecesajn miskomprenojn. La 1-an de januaro 2006 en la urbo vivis 187 226 loĝantoj[2].

Historio

La urbo historie havis ŝlosilan pozicion enireje de la Fergana Valo. La loĝloko situas laŭlonge de la Silka Vojo, karavana vojo kiu historie ligis la regionon de la Mediteranea Maro kun Orienta kaj Suda Azio. En la 13-a jarcento mongola soldataro detruis la urbon.

La moderna urbo evoluiĝis ĉirkaŭ fortikaĵo starigita en 1732. En 1740 la loĝloko iĝis ĉefurbo de la Ĥanlando Kokando. Sian plej grandan teritorian amplekson la Ĥanlando havis en la unua duono de la 19-a jarcento, kiam ĝi inkluzivis partojn de la nuna ŝtato Kazaĥio. Ekde la jaro 1760 la urboj de la Ĥanlando kaj aparte Kokando mem ekonomie ekpliprosperiĝis. La produktado de silko iĝis motoro de ekonomia prospereco, kaj la komercaj rilatoj al Kaŝgaro kaj Ĉinio estis intensaj. La agrikulturaj areoj estis pligrandigitaj fare de novaj akvumaj kanaloj. Ene de 20 kaj 30 jaroj la ĥanlando estis la probable plej forta politika regno de Centra Azio, kaj en la regno konstruiĝis granda nombro da publikaj konstruaĵoj en irana stilo, tiel ke la ĉefurbo Kokando fine havis 600 moskeojn kaj 15 madrasojn.

En 1876 la armeo de la Rusia Imperio konkeris la urbon. Kokando iĝis parto de la rusia gubernio Turkestano. En 1917/1918 ĝi estis la sidejo de la kontraŭbolŝevisma provizora registaro de aŭtonoma Turkestano[3].

Famuloj

En Kokando naskiĝis hungara aktoro Károly Verebes.

Referencoj

  1. Статистический буклет «О населении языком цифр»
  2. Географические названия мира: Топонимический словарь. — М: АСТ. Поспелов Е.М. 2001. ruse
  3. The Politics of Muslim Cultural Reform, Jadidism in Central Asia by Adeeb Khalid, Oxford University Press, 2000 angle
situo de la urbo en mapo de la Fergana Valo

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.