Koblov
| Koblov | ||
| germane Koblau, pole Kobłów | ||
| municipa parto | ||
Suma vido al Koblov de Landek
| ||
|
||
| Oficiala nomo: Koblov | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | |
| Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | |
| Municipo | Ostrava | |
| Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Prusio | |
| Parto de | Silezia Ostrava | |
| Baseno | Ostrava baseno | |
| Tipo de parto | Loka parto | |
| Rivero | Odro | |
| Situo | Koblov | |
| - koordinatoj | 49° 52′ 32″ N 18° 16′ 58″ O / 49.87556 °N, 18.28278 °O (mapo) | |
| Monteto | Landek | |
| Unua skribmencio | 1377 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
|
Situo de Koblov enkadre de Ĉeĥio
| ||
|
Koblov enkadre de Moraviasilezia regiono
| ||
Koblov (germane Koblau, pole Kobłów aŭ Koblów) estas historia municipo situanta sub Landek sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi estas parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 1 348 loĝantoj (2021). Ĝia nomo devenas laŭ paŝtado de senjoraj ĉevalinoj sur ties hodiaŭa teritorio.
Historio
La unua skriba mencio devenas el la jaro 1377 el germane skribita dokumento, kiun heredantoj de princo Mikolao la 2-a dividis inter si la Opavan princlandon. Koblov falis (inkluzive de burgo en Landek) al princoj Venceslao kaj Přemek. Sed la municipo mem estas pli multe pli malnova, pri longjara loĝigo atestas krom aliaj malkovro de glavo el periodo de luzacia kulturo de urnaj kampoj, kies aĝon oni taksas je du mil jaroj. La glavo estis malkovrita en aluvioj ĉe Odra. En la jaro 1742 Koblov falis post malvenkita milito je Silezio al Prusio kaj akiris ĝin jezuitoj el Nysa. Post multaj pluaj ŝanĝoj de posedantoj aĉetis Koblov-on en la jaro 1846 Salomon Mayer Rothschild.
Ĝis komenco de la 19-a jarcento la loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo. Ŝanĝo okazis, samkiel ĉe plimulto de municipoj en Ostrava-regiono, pro malkovro de karbo. Oni komencis mini ĝin ĉi tie en la jaro 1803. Dank' al tiu ĉi minado la municipo suferas ĝis hodiaŭ pro subminado. Ekde la jaro 1920 Koblov estis denove parto de ĉeĥa ŝtato. Antaŭ la dua mondmilito plimulto de loĝantoj anoncis sin al la ĉeĥa nacieco, sed dum baloto en majo de 1938 du trionoj de balotantoj donis siajn voĉojn al Sudetgermana partio. Tiu ĉi porgermana pripensado estis forte influita pro intensa germanigo de la municipo dum ties enmembrigo en Prusion. Post Munkena interkonsento ĝi fariĝis ekde la 10-a de oktobro 1938 parto de Tria regno, kion plimulto de loĝantoj bonvenigis. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Apud la subminado havis malfavoran influon al la municipo ankaŭ minado de gruzosablo komencita en la jaro 1957. Koblov estis aligita al Ostrava la 6-an de aprilo 1976.
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 810 |
| 1880 | 815 |
| 1890 | 870 |
| 1900 | 1 114 |
| 1910 | 1 388 |
| 1921 | 1 588 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 859 |
| 1950 | 1 853 |
| 1961 | 1 553 |
| 1970 | 1 248 |
| 1980 | 1 158 |
| 1991 | 900 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 1 156 |
| 2011 | 1 240 |
| 2021 | 1 348 |
Ĉirkaŭaĵo
Rilataj temoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Historiaj bildkartoj de Koblov Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Sokol Koblov Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine – futbala klubo
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


