Ko Un
| Ko Un | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| 고은 高銀 | |||||
| Naskonomo | 고은태 | ||||
| Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1933 (92-jaraĝa) en Kunsan | ||||
| Religio | budhano vd | ||||
| Lingvoj | korea vd | ||||
| Ŝtataneco | Sud-Koreio | ||||
| Alma mater | Universitato Dankuk Seula Nacia Universitato | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto bikŝuo aktivulo opinia ĵurnalisto universitata instruisto verkisto tradukisto novelisto | ||||
| Aktiva dum | 1958–2018 vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
KO Un (koree 고은) (naskita Ko Eun-tae, budhisma nomo Ilcho, naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1933 (laŭ aliaj fontoj - la 11-an de aprilo) en Kunsan, provinco Norda Ĝolla, Sud-Koreio) estas sudkorea poeto kaj verkisto, kiu estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj kaj produktivaj koreaj poetoj kaj verkistoj de nia tempo. Li ankaŭ estas profesoro ĉe la Universitato Dankuk.
Krom poezio, li estas aŭtoro de prozaĵoj, romanoj, eseoj, gazetkolumnoj kaj artikoloj, dramoj, kaj tradukoj de klasika ĉina poezio. Laŭ Peter Lee, li estas konata, krom pro sia fekundeco, ankaŭ pro la larĝo kaj profundo de sia imagopovo kaj sia lerta uzado de lingvo [1][2].
Vivo
Ko naskiĝis en kio hodiaŭ estas Gunsan en Sud-Koreio (tiama Japana Koreio). La Korea milito traŭmatigis Ko-n fizike kaj psikologie kaj kontribuis al la mortoj de multaj el liaj amikoj. Li difektis sian aŭdon post verŝado de acido en siajn orelojn dum unu el siaj krizoj tiutempe, kaj ankaŭ post kiam li estis batita de polico en 1978. En 1952, la jaro kiam la Korea milito finiĝis, li fariĝis budhana monaĥo. Post dek jaroj en monaĥejo, li revenis al la sekulara mondo kaj fariĝis sindona poeto. Inter 1963 kaj 1966, li loĝis en Jeju, kie li fondis lernejon, kaj poste translokiĝis reen al Seulo. Lia vivo ne estis tre stabila kaj li denove provis sinmortigon en 1970 [3].
Tiutempe, sudkoreaj aŭtoritatoj provis subpremi demokratiajn tendencojn en la socio, per la enkonduko de la Konstitucio de Jusino la 21-an de novembro 1972. Ko fariĝis aktiva en la demokratimovado kaj provis plibonigi la politikan situacion en la lando, estante ankaŭ aktiva verkisto. Li estis malliberigita plurfoje (1974, 1979, 1980 kaj 1989). Dum la krizostato trudita la 17-an de majo 1980, Ko estis akuzita pri ŝtatperfido kaj kondamnita al 20 jaroj en malliberejo. Li estis liberigita en aŭgusto 1982 kiel parto de ĝenerala amnestio.
Post lia liberiĝo, lia vivo trankviliĝis, sed li reviziis plurajn el siaj antaŭe publikigitaj poemoj. Ko edziĝis kun Sang-Wha Lee la 5-an de majo 1983, kaj translokiĝis al Anseong en la provinco Gyeonggi, kie li ankoraŭ loĝas. Li daŭre skribis kaj komencis vojaĝi. Multaj el liaj vojaĝceloj estas la fono por lia poezio.
Stilo
Li skribis en ĉiu imagebla formo kaj pri ĉiu temo. Liaj pli fruaj poemoj estis ĉefe mallongaj kun eksterordinara montro de vorta intenseco. Liaj poemoj ofte sugestas ekrigardon de pejzaĝo, de persono, aŭ paseman memoron. Tiuj poemoj estas aŭ tre longaj aŭ tre koncizaj. Li verkis kolekton de zen-poemoj kaj ankaŭ aliajn kolektojn de mallongaj epigramoj. Li ankaŭ verkis sep-volumenan epopeon, Baektusan, pri la korea lukto por sendependeco de Japanio. Lia plej unika poezia verko estas la serio Maninbo ( angle : Ten Thousand Lives ), kiu meze de 2006 ampleksas 23 volumojn, en kiuj li skribas pri ĉiu persono, kiun li renkontis persone aŭ per literaturo.
Estas ofta miskompreno, ke politiko kaj lukto neniam estis penetra temo en liaj publikigitaj verkoj. Interalie, li legis protestajn poemojn ĉe ĉiuj gravaj demokratiaj manifestacioj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Liaj poemoj estas spontaneaj, en ĉiutaga lingvaĵo, sed pli ĝuste literaturaj rafinaĵoj.
Verkado
Ko Eun komencis eldonadon en 1958.
Li establis sian poezian reputacion per la kolekto En Vilaĝo Muni ( koree: 문의(文義) 마을에 가서 ; 1974), kiu reaperis per la bildoj de vojaĝo, vagado, disiĝo kaj reveno hejmen. En la 1970-aj jaroj, li batalis por homaj rajtoj kaj demokratio kontraŭ la milita reĝimo, kaj en la 1980-aj jaroj, li dediĉis plurajn poemojn al la viktimoj de la ribelo de Gŭangĝu en majo 1980.
Ko-un publikigis multajn poemarojn, inkluzive de 15 aŭ pli da volumoj en la serio Manin po ( Miriadaj Biografioj), 1986–97, en kiu li menciis ĉirkaŭ 3 000 homojn, kiujn li renkontis, de proksimaj parencoj ĝis historiaj figuroj. Liaj verkoj inkluzivas longan rakontan poemon pri la Korea milito kaj du kolektojn pri liaj vojaĝoj al Nord-Koreio.
Liaj romanoj, inkluzive de La Florgirlando de Sutroj (Hvaŏm kyŏng, aŭ Avatamsaka Sutra, 1991), fariĝis furorlibroj.
La prozaj biografiaj rakontoj de Ko-un pri figuroj el la korea historio ( Jumong, Kim Yu-sin, kaj multaj aliaj) estis kritikitaj pro esti ideologie influitaj kaj didaktikaj.
Verkaro (elekto)
Poezio
- 피안감성 Sento de Transe, 1960
- 해변의 운문집 Ĉe la Maro, 1966
- 신언어의마을 Vilaĝo de Nova Lingvo, 1967
- 문의 마을에 가서 Sur la vojo al vilaĝo Munui, 1974
- 만인보 Dek Mil Vivoj (20 volumoj), 1986-2010
- 백두산 Monto Baekdoo (7 volumoj), 1987-1994
- 네 눈동자 Viaj okuloj, 1988
- 아침이슬 Matena Roso, 1990
- 내일의 노래 La Kanto de Morgaŭ, 1992
- 어느 기념비 Monumento, 1997
- 머나 먼 길 Longa Vojo, 1999
- 남과 북 La Sudo kaj la Nordo, 2000
- 순간의 꽃 Subita Floro, 2001
- 늦은 노래 Malfruaj Kantoj, 2002
- 두고 온 시 Poezio Postlasita, 2002
- Kompletaj Verkoj (38 volumoj), 2002
Verkoj
- “Ĉoguk-ŭi pyŏl” ( La Steloj super la Lando de la Patroj ), 1984
Referencoj
- ↑ Poet Ko Un misses out Nobel again (8 October 2010). Arkivita el la originalo je 6 March 2012. Alirita 7 October 2010 .
- ↑ Hopes high for Ko Un's chance for Nobel prize (7 October 2010). Arkivita el la originalo je 6 March 2012. Alirita 7 October 2010 .
- ↑ The Guardian, 8 November 2012
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

