Knedliko

Dolĉa knedliko

Knedliko estas ĉeĥa nacia manĝo, pastaĵo kuirata en bolanta akvo. La tradicia bohema plado ankaŭ havas fortajn radikojn ĉe la sudetgermanoj, aŭstroj inkluzive de Sudtirolo, bavaroj kaj la germanlingvanoj de Silezio.

Etimologie la vorto devenas de la germana "Knödel", la ĉeĥa sufikso -ik ĉi tie signifas diminutivon kiel la Esperanta -et-, ĉar unuopaj knedlikoj estiĝas per tranĉado de granda knedlikego.

Iomete salitan farunon oni metas en pladon, enverŝas lakton kun dismiksita ovo kaj dispecigita gisto, per kio estiĝas ne tre densa pasto. Dum la pasto ripozas, oni tranĉas bulkon je malgrandaj pecetoj, enmiksas en la paston kaj formas el ĝi longan cilindroforman knedlikegon 10 cm dikan kaj metas ĝin en bolantan salitan akvon. Post 15 minutoj oni turnas ĝin. Kuiritan knedlikegon oni tranĉas minimume je du partoj, por ke povu eliri la vaporo. Poste oni tranĉas diskojn 1–2 cm dikajn kaj metas ilin sur teleron (anstataŭ terpomoj aŭ rizo) kiel garnaĵon al viando. Plie oni almetas iun saŭconbrasikon.

En la vendejoj oni vendas industrie produktatajn knedlikegojn, longajn 30 cm (hejme la virinoj kuiras malpli longajn bulegojn, laŭ grandeco de la hejma kaserolo). Do la aĉetata knedlikego estas malvarma, sed freŝa (tiutage kuirita), antaŭ la metado sur la teleron oni varmigas ĝin per vaporo aŭ en mikro-onda forno.

Ŝatataj estas ankaŭ knedlikoj el terpoma pasto, kiu havas formon de bulo, farĉita per pecetoj de salamo, lardo aŭ plej ofte per grivoj. Oni manĝas ilin kutime kun kuirita spinaca saŭco.

Variaĵoj

Krom ne dolĉaj knedlikoj, ekzistas ankaŭ dolĉaj knedlikoj plenigitaj kun fruktoj kiuj estas ĉefe ŝatataj de infanoj.

Klasika prunknedliko estas sana pruno (sen vermo, sen putro, sed kun kerno), tegita per maldika tavolo de dolĉa pasto, kuirita en bolanta akvo. Unu porcio sur telero enhavas ĉirkaŭ dek tiajn knedlikojn. Oni ilin ankoraŭ surŝutas per muelita papavo miksita kun sukero - kaj bonan apetiton!

Alia varianto de dolĉa knedliko estas knedlikoj ŝvelintaj, pufiĝintaj. Ili estas grandaj kiel tenispilko kaj enhavas aŭ marmeladon (prunan, abrikotan, fragan) aŭ fruktojn mem (kutime kelkajn ĉerizojn aŭ unu abrikoton). Ankaŭ ilin oni ankoraŭ dolĉigas per sukerpapavo.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.