Klemato

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klemato
Clematis 'Nelly Moser'
Clematis 'Nelly Moser'
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Klematido Clematis
Dill. ex L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Klemato, aŭ klematidoklematito (latine Clematis), estas genro el la familio ranunkolacoj. Ĝi enhavas 200 speciojn de staŭdoj, herbecaj plantoj kaj arbedoj, grimpemaj plantoj, ĉiamverdajfalfoliaj plantoj. Plej multaj estas grimpaj ĉe la petioloj. Ili havas diversajn florojn. Multaj specioj kaj varioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj, ornamplantoj.

Etimologio

La scienca nomo de la genro venas el latina clematis, clematidis (aŭ el la greka κληματίς, κληματίδος), kiel nomiĝis tiu planto en tiuj antikvaj lingvoj.

Kvankam PIV ĝenerale respektas la klasikan esperantigon laŭ la genitiva formo (ekzemple Adonis > adonido[1]), tiuokaze ĝi elektis alian transskribon kun la termino klematito[2]. PIV ne forĵetas la terminojn "klemato" kaj la pli logikan "klematido"[3], sed preferas la finaĵon "-it/o", eble pro la franca influo (Clématite). Tamen la aliaj lingvoj ne uzas la literon t en la finaĵo, do fine tio estigas malregulecon kun la aliaj genroj enhavantaj la finaĵon "-is / -id-". Tio ne harmonias kun la filozofio de Esperanto.

Kelkaj specioj

Clematis alpina

Klemato alpa (Clematis alpina) estas floranta falfolia grimpoplanto de la genroClematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata de ĝardenistoj pro siaj spektaklaj floroj. Ĝi portas 1- ĝis 3-colajn printempoflorojn sur longaj tigoj en multaj koloroj.[4] C. alpina estas apartenanta al Eŭropo; en Usono ĝi kreskas plej bone en American Horticultural Society zonoj 9 ĝis 6, kiuj estas ĝenerale trovita en la suda Usono.[5]

Kultivovarioj inkludas la palrozkoloran "Willy," malhelbluan "Helsingborg," kaj lavendbluan "Pamela Jackman".

C. alpina [6] kaj ĝia kulturvario "Pamela Jackman"[7] ambaŭ gajnis Award of Garden Merit de la Royal Horticultural Society.

Clematis patens

Clematis patens estas floranta ĉiamverda grimpoplanto de la genro Clematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata per ĝardenistoj kaj hortikulturistoj pro siaj mirindaj grandaj floroj. Philipp Franz von Siebold konigis ĝin en Eŭropo.

Nomo

La specia epiteto patens (lat.) signifas en Esperanto malfermadisstaranta.

Clematis vitalba
Clematis vitalba - Muzeo de Tuluzo

Clematis vitalba estas specio de klematito.

Priskribo

Ĝi estas staŭda liano kun kontraŭe duopaj falfolioj. La floroj estas blanka-verdaj. La perianto ne enhavas petalojn nur sepalojn. Fruktoj estas plurakenoj kun maturiĝinta stiluso kiu formas plumecan ariston videblan dum vintro.

Referencoj

  1. adonido en PIV ĉe vortaro.net
  2. klematito en PIV ĉe vortaro.net
  3. klemato en PIV ĉe vortaro.net
  4. (2004) The Southern Living Garden Book. Steve Bender. ISBN 0-376-03910-8.
  5. Plant Heat-Zone Map (pdf). American Horticultural Society. Alirita 15 Sept 2009 .
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2017-06-12 .
  7. Royal Horticultural Society. Alirita 2021-11-21 .

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.