Klako
Klako en Esperanto havas la signifon "premo butonon" de komputila muso kaj ankaŭ de similcelaj montriloj (tuŝplato, tuŝekrano ktp), pro la karakteriza eta sono, kiu tiun agon kutime akompanas:
Laŭ unulingvaj esperantaj vortaroj kiel ekzemple Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] la sono temas pri
- seka mallonga sono per rapida kruda movo de io kontraŭ io: oni povas klaki per la fingrojZ (per rapida movo de la mezfingro de polekso al la manplato), per la langoZ(rapide movante ĝin de la supra al la suba gingivo); per frapo de la dentoj aŭ per vangofrapo. La saman sonon ankaŭ povas fari vipo, se specife movita, ekpafo, bato, pluvo (sur vitroj) aŭ moneroj.
- en lingvoscienco temas pri parolsono, diference kutime nomata klaketo, prononcata per aero ensuĉata ĝis la palata velo, aŭ elpuŝata de ĝi, kun fermo de la voĉkanalo ĉe la velo (ekz. en la zulua lingvo).
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) aldonas ke per aldono de sufikso -ad-, klakadi kompreneble signifas daŭre aŭ ripete klaki, kaj donas du literaturajn citaĵojn kiel ekzemploj: ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadisZ[2]; la cikonio klakadis egipteZ[3].
Aldone, klakilo estas
- ilo, konsistanta el du platetoj, por signali: klakilo de nokta gardistoZ; klakilo de ĥorestro.
- metala lameneto fiksita al ŝuplandumoj, por ritmi iajn dancojn (klakdancojn).
Vidu ankaŭ: klakiletoj = kastanjetoj, idiofona muzika instrumento tipa de la folklora muziko de Hispanio, Portugalio kaj Italio.
Kaj alklaki (transitive) en la lingvaĵo de komputiko signifas indiki ion sur komputila ekrano, movante la musmontrilon (kursoro) sur ĝin kaj premante musklavon: alklaki menuon, vorton en hiperteksto; duoble alklaki piktogramon.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ artikolo klako en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2020
- ↑ en la fabelo "vojkamarado" de H. C. Andersen en traduko de L. L. Zamenhof, plena kolekto, Parizo: Esperantista Centra Librejo 1926
- ↑ en la fabelo "malbela anasido" same de H. C. Andersen en traduko de L. L. Zamenhof, plena kolekto, Parizo: Esperantista Centra Librejo 1926
Komputilaj montriloj
Jen la kutimaj komputilaj montriloj, per kiuj oni povas per premo de butono aŭ simpla puŝo efektivigi klakon aŭ alklakon:
-
lumplumo (foto de 1969)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.