Kid A
Kid A (angle Infano A) estas la kvara albumo de la angla rok-muzika bando Radiohead, eldonita je 2000. Tutmonde komerca sukceso,[1] Kid A estiĝis platena dum la unua semajno de ĝia eldono en la Unuiĝinta Reĝlando.[2] Malgraŭ la manko de oficiala unuopaĵo aŭ video kiel publikigado, Kid A estiĝis la sola eldono de Radiohead komenci kiel n-ro 1 en Usono.[3] Tiu sukceso agnoskiĝis diverse al unika vendada kampanjo, la frua interreta liko de la albumo,[4] aŭ anticipo post la antaŭa albumo de la bando, OK Computer je 1997.[5]
Kid A registriĝis en Parizo, Kopenhago, Gloucestershire kaj Oksfordo kun produktisto Nigel GODRICH. La kantverkado kaj registrado de la albumo estis eksperimenta por Radiohead,[6] ĉar la bando anstataŭis la "himnan" stilon de sia albumo je 1997 OK Computer kun pli sono pli simila al elektronika muziko.[7] Influita de "Krautrock,"[8] ĵazo,[9] kaj dudeka-jarcenta klasika muziko,[10] Radiohead inkludis vastan etendon de instrumentoj en Kid A, anstataŭinte sia pli malnova tri-gitara aranĝo kun klavinstrumentoj, la "Ondes Martenot" (france: ondoj de Martenot, tipo de elektronika muzika instrumento), kaj, en iuj komponaĵoj, kornoj.[8] Kid A ankaŭ enhavas pli minimumajn kaj abstraktajn tekstojn ol la antaŭaj verkaĵoj de la bando.[11] Kantisto Thom YORKE diris, ke la albumo ne intenciĝas kiel "arto" sed reflektas la muzikon, kiun ili aŭskultis tiame.[12] Originala artverko de Stanley DONWOOD kaj Yorke kaj serio de kortaj animitaj filmoj nomitaj "blips" ("pulsoj") akompanis la albumon.
Kid A konsideriĝis kiel unu el la pli kontestaj pop-muzikaj albumoj havi komercan sukceson,[13] kaj ĝi polusigis opinion ĉe ambaŭ amantoj kaj recenzistoj.[6] La albumo gajnis Grammy Award por "Best Alternative Album" ("Plej Bona Alternativ-Muzika Albumo") kaj kandidatis por "Album of the Year" ("Albumo de la Jaro"). Ĝi ankaŭ ricevis laŭdon por enkonduki aŭskultantojn al diversaj stiloj de subtera muziko.[6] Kid A vendiĝis pli ol 1,3 milionoj da kopioj je 2003.[14]
Referencoj
- ↑ Radiohead, new album 2000 (Radiohead, nova albumo je 2000). indierock.es. Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
- ↑ BPI Certified Awards (Atestitaj Premioj de BPI). BPI (Brita Gramofona Industrio). Retrovita je la 16-a de majo 2007. (angle)
- ↑ EVANGELISTA, Benny. CD Soars After Net Release: Radiohead's 'Kid A' premieres in No. 1 slot (KD Altiĝis Post Reta Eldono: 'Kid A' de Radiohead komencas kiel n-ro 1) Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine. San Francisco Chronicle. La 12-a de oktobro 2000. Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
- ↑ ZORIC, Lauren. I think I'm meant to be dead ... (Mi pensas, ke mi intenciĝis esti morta ...). The Guardian. La 22-a de septembro 2000. Retrovita je la 18-a de majo 2007. (angle)
- ↑ NME Christmas Double Issue (La Kristnaska Duobla Numero de NME) Arkivigite je 2016-03-11 per la retarkivo Wayback Machine. NME (Nova Muzika Ekspreso). La 23-a de decembro 2000. Retrovita je la 18-a de marto 2007. (angle)
- ↑ 6,0 6,1 6,2 REYNOLDS, Simon. Walking on Thin Ice (Paŝado sur Maldika Glacio) Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine. The Wire. Julio 2001. Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
- ↑ GILBERT, Ben. accessdate=2007-05-15 Radiohead - "Kid A" Arkivigite je 2007-06-20 per la retarkivo Wayback Machine. Dotmusic. La 29-a de septembro 2000. Retrovita la 15-a de majo 2007. (angle)
- ↑ 8,0 8,1 ECCLESTON, Danny. (Artikolo pri Radiohead) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine. Q Magazine (Kuo Magazino). Oktobro 2000. Retrovita je la 18-a de marto 2007. (angle)
- ↑ ZORIC, Lauren. Fitter, Happier, More Productive (Pli Sana, Pli Feliĉa, Pli Produktiva) Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Juice Magazine (Suko Magazino). La 1-a de oktobro 2000. Retrovita je la 19-a de majo 2007. (angle)
- ↑ SMITH, Andrew. Sound and fury (Sono kaj Furiozo). The Observer. La 1-a de oktobro 2000. Retrovita je la 19-a de majo 2007. (angle)
- ↑ 'Kid A' Quotes (Citaĵoj pri 'Kid A') Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. Citizeninsane.eu. Retrovita je la 19-a de majo 2007. (angle)
- ↑ Radiohead - Thom Yorke Quotes (Radiohead - Citaĵoj de Thom YORKE). Retrovita je la 17-a de marto 2007. (angle)
- ↑ Kid A by Radiohead (Kid A de Radiohead) Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine. Metacritic (metacritic.com). Retrovita je la 20-a de majo 2007. (angle)
- ↑ 428) Kid A Arkivigite je 2007-05-27 per la retarkivo Wayback Machine. Rolling Stone. La 1-a de novembro 2003. Retrovita je la 18-a de majo 2007. (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.