Ketao
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Oncorhynchus keta (Johann Julius Walbaum, 1792) | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||

Ketao (latine Oncorhynchus keta), aŭ ĉum-salmo, estas salmoneda fiŝo, tre komuna en Pacifika oceano. Ĝi estas plej grava industria specio el ĉiuj Pacifikaj salmoj (genro Oncorhynchus). Ĝia viando estas ruĝa je koloro kaj valora kiel delicaĵo. Ankaŭ tre valoras ketaa ruĝa kaviaro.
La nomo ketao devenas de komuna vorto, kiun uzas por tiu fiŝo diversaj indiĝenaj popoloj de ekstrema Nord-Okcidento de Rusio - ĉukĉoj, korjakoj, evenkoj kaj aliaj. Tiu vorto estas uzata kaj en scienca nomenklaturo, kaj en rusa kaj aliaj grandaj lingvoj. En la angla lingvo estas uzata la nomo Chum salmon. Ĝi devenas de vorto tzum, kiu en ĉinuka piĝino signifas makula. Tio estas iom mirinde, ĉar ketao estas probable la sola granda specio de salmo, kiu ne havas makulojn.
Arealo
Ketaoj kapteblas en nordaj partoj de Pacifika oceano en akvoj de Koreo, Japanio kaj Rusio, en Oĥotska Maro, Beringa Maro, apud bordoj de Kamĉatko, Ĉukĉio, Kurilaj insuloj, Saĥaleno, Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj, apud bordoj de Nordameriko de Alasko ĝis Oregono.
Aspekto
La fiŝoj grandas proksimume ĉ. 60 cm kaj pezas inter 4.4 kaj 6.6 kilogramoj. Rekorde granda ketao estas kaptita de iu Edie Pass en Brita Kolumbio. Ĝi estis 102 cm longa kaj 16 kg peza.
Plej ofte ketaoj havas solidan koloron de verdece-bluo, kiel la oceana akvo. Antaŭ reproduktiĝo ĉe la fiŝoj aperas purpuraj markoj apud vosta naĝilo. Maskloj ankaŭ ekhavas longan rostron kaj ege pligrandigitajn dentojn.
Reproduktiĝo
Ketaoj reproduktiĝas nur unufoje, post kio ili mortas. Antaŭ reproduktiĝo ili povas vivi dum 3-7 jaroj, plej ofte ĉ. 4 jaroj.
Reproduktas ketaoj en riveroj. Kiam reprodukta periodo venas, ili amase migras en riveretoj de Saĥaleno, Siberio (alfluaĵoj de Amuro, Leno, Kolima, Indigirka kaj Jana) kaj Nordameriko (Jukono). Ofte ili naĝas grandan distancon antaŭ trovi indan reproduktlokon. Trovinte la lokon, inoj fosas kavojn de grando 2-3 m. Tie ili metas kelkmil ovojn, kiuj grandas 6,5 - 9,1 mm. Post kiam la maskloj fekundigas ilin, inoj enterigas la ovaron kaj eĉ konstruas monteton el grundo super ĝi.
Ĉar la fiŝoj iuokaze mortas post reproduktiĝo, tiu periodo estas vaste uzataj por kaptado. Ankaŭ la procedo estas multoble pli facila ol kapti fiŝojn en oceano, ĉar dum tiu periodo riveroj plenas pro amaso de fiŝoj. Tradicie, oni kaptas ketaojn per retoj kaj ĝuste tiam kolektas la kaviaron.
Konservo
Tradicie oni opiniis, ke ketaoj estas ekster iu danĝero pro ilia granda tempo de reproduktiĝo. Sed nun aperas esplorojn, kiuj asertas ke la populacioj de ketao malkreskas. Plej probable tio okazas pro akvobaraĵoj, kiuj blokas kutimajn vojojn de migro por ketaoj. Du populacioj de ketaoj estas listigitaj kiel endanĝeritaj en Usono.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oncorhynchus keta. En la Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
- "Oncorhynchus keta". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de {{{month}}}, {{{year}}}. N.p.: FishBase, {{{year}}}.
- Encarta Encyclopedia 2004
- Alaska Department of Fish and Game
- National Marine Fisheries Service ESA Listings Arkivigite je 2013-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


