Kesswil
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kesswil (stacidomo). |
| Kesswil | |
|---|---|
| Blazono de Kesswil | |
| Preĝejo de Kesswil | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Arbon |
| Koordinatoj | 47° 35′ 30″ N 9° 19′ 0″ O / 47.59167 °N, 9.31667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 30″ N 9° 19′ 0″ O / 47.59167 °N, 9.31667 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 951 |
| Areo | 4,4 km² |
| Alteco | 412 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8593 |
| Komunumkodo | 4426 |
| Situa mapo de Kesswil | |
Kesswil estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 951 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Kesswil situas ĉe la sudokcidenta bordo de Bodenlago meze inter Romanshorn kaj Kreuzlingen. La kerno de la kampara vilaĝo estas markita de siaj mirindaj kaj bone konservitaj faktrabdomoj. Sudokcidente de la vilaĝo leviĝas la monteto Seerücken.
Najbaraj komunumoj
Kesswil limas en okcidento al Güttingen, en sudokcidento al Sommeri, en sudo al Hefenhofen, en sudoriento al Dozwil, en oriento al Uttwil kaj en nordo al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Hagnau am Bodensee kaj Immenstaad am Bodensee (ambaŭ Baden-Virtembergo).
Trafiko
Kesswil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo tra Kreuzlingen al Romanshorn kaj Rorschach.
Historio
La unua skriba mencio de Kesswil kiel Chezzinwillare datiĝas el donadokumento por bieno de Ludoviko la Pia al la Monaĥejo Sankt-Galo de la 4-a de junio 817 post Kristo.
En mezepoko la ĉefa bienposedanto en Kesswil estis la Monaĥejo Sankt-Galo. Ekde la 13-a jarcento ankaŭ la Monaĥejo Münsterlingen akiris posedaĵojn en Kesswil.
Gravaj personecoj
En Kesswil naskiĝis la 26-an de julio 1875 Carl Gustav Jung (1875–1961), psikiatro kaj fondinto de la analiza psikologio kiel filo de la loka pastro.
Bildoj
-
La malnova muelejo
-
Komunuma domo
-
Reformita preĝejo de Kesswil
-
La preĝejo de interne
-
Bandomo apud la lagobordo
-
Vilaĝa vendejo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





